Kastelo de Zsennye

La Kastelo de Zsennye (nomata ankaŭ pri la iamaj posedantoj Kastelo de Sennyei-Bezerédj-Békássy [ŝenjei-bezerEdj-bEkAŝi]) estas impona historia monumento, nuntempa artista kolonio en vilaĝo Zsennye (Hungario). (La familia nomo Bezerédj foje aperas en formoj Bezerédi aŭ Bezerédy.)

Aerfoto pri kastelo de Zsennye
Aerfoto pri kastelo de Zsennye

Historio redakti

Laŭ kelkaj arkeologoj la kastelo estis konstruita el ŝtonoj en la 15-a jarcento. En la baldaŭaj jarcentoj la oftaj trakonstruoj estis faritaj el brikoj. La unua mencio okazis en 1557, tiam ĝi estis signifa fortikaĵeto dum la kontraŭturkaj bataladoj. Supozeble en 1550 oni faris remparon ĉirkaŭ la fortikaĵeton (parte ankaŭ nun estas videbla). Ĉefe episkopo István Sennyey (1627) faris diversajn trakonstruojn, baldaŭ alia familiano barokigis la kastelon. La familio Sennyey vendis la kastelon al familio Bezerédj, poste en la jaroj 1829 kaj 1830 trakonstruo okazis. La lasta signifa trakonstruo okazis en 1867. Tiutempe estis gastoj ekzemple Karolo Kisfaludy, grafo Lajos Batthyány, Ferenc Deák. Ekde 1894 la pli nova posedanto estis la familio Békássy. En fino de la 2-a mondmilito ĉefe la interna parto de la kastelo neniiĝis, en 1949 la loka kolĥozo havis pli grandan parton el la kastelo, la ceteran parton artistoj de Szombathely. En 1953 asocio de hungaraj artistoj akiris la plenan kastelon helpe de Endre Domanovszky. En la sekvaj jaroj pasis tie semajnojn krom Domanovszky Pál Pátzay, Sándor Mikus, Pál Molnár C., József Ujfalussy, György Ránki, István Ágh, Ágnes Nemes Nagy. En 1983 kaj 2014 renovigaj laboroj okazis, lastfoje eĉ koncertejo estis farita.

Konstruaĵo redakti

La duetaĝa kastelo kun mansardoj situas sola en mezo de granda parko. En mezo de fasado teraso reliefas. Interne kelkaj originaj mebloj estis reakiritaj. La ĉambroj estas konvenaj por artistoj, ekzemple ĉambroj por pentrado, skulptado, muzikado.

Parko redakti

La parko estis kreita en 1830, pli frue estis tie arbaro (kverkoj, fraksenoj). Inter la arboj estis plantitaj maloftaj kreskaĵoj. Post la 2-a mondmilito la parko estis deklarita protektita natura parko.

Fontoj redakti