Stanley John WEYMAN (naskiĝis la 7-an de aŭgusto, 1855, mortis la 10-an de aprilo, 1928) estis angla romanisto, foje konata kiel la "Princo de Romanoj".

Stanley J. Weyman
Persona informo
Naskiĝo 7-an de aŭgusto 1855 (1855-08-07)
en Ludlow
Morto 10-an de aprilo 1928 (1928-04-10) (72-jaraĝa)
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Alma mater Christ Church CollegeShrewsbury School vd
Subskribo Stanley J. Weyman
Profesio
Okupo verkisto • romanisto • historiisto • pledadvokato vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Weyman [Ŭajman] naskiĝis en Ludlow, Shropshire, kiel filo de notario. Li estis edukita ĉe Shrewsbury Lernejo, kaj ĉe Christ Church, Oksfordo. Li ricevis diplomon de moderna historio en 1877, kaj li advokatiĝis ĉe Inner Temple en 1881.

Post ok jaroj kiel advokato, en 1889, li verkis sian unuan romanon titolitan The House of the Wolf (= La domo de la lupo). Tio ĉi estis sekvata dum la sekvaj du jardekoj pere de la romanoj kiuj famigis lin: inter ili historiaj romanoj kiuj temis pri la tumulto en Francio dum la 16a kaj 17a jarcentoj.

Kvankam dum jaroj liaj plej aĉetitaj historiaj romanoj sorĉigis milojn da legantoj (Robert Louis Stevenson kaj Oscar Wilde estis inter liaj plej entuziasmaj legantoj) hodiaŭ liaj libroj estas plejparte neglektataj.

Bibliografio redakti

  • The House of the Wolf (1889)
  • A Gentleman of France (1893)
  • Under the Red Robe (1894)
  • Memoirs of a Minister of France (1895)
  • Shrewsbury (1897)
  • The Castle Inn (1898)
  • Sophia (1900)
  • Count Hannibal (1901)
  • In King's Byways (1902)
  • The Long Night (1903)
  • The Abbess of Vlaye (1904)
  • Starvecrow Farm (1905)
  • Chippinge (1906).