Fideris

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Strahlegg)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Fideris (stacidomo).
Fideris
Blazono de Fideris
Fideris
komunumo en Svislando
Kantono Grizono
Distrikto Prättigau/Davos
Komunumaro Jenaz
Koordinatoj  46° 54′ 58″ N 9° 44′ 35″ O / 46.91611 °N, 9.74306 °O / 46.91611; 9.74306 (mapo)Koordinatoj: 46° 54′ 58″ N 9° 44′ 35″ O / 46.91611 °N, 9.74306 °O / 46.91611; 9.74306 (mapo)
Nombro de loĝantoj 613
Areo 25,36 km²
Alteco 897 m super marnivelo
Poŝtkodo 7235
Komunumkodo 3861
Mapo de Fideris

Pri la komunumo redakti

Fideris (malnova romanĉlingva nomo Fadrein) estas komunumo de la komunumaro Jenaz kaj la distrikto Prättigau/Davos en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 613 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio redakti

Fideris situas ĉe la suda flanko de Pretigovio (germane Prättigau), kiel nomiĝas la valo de la rivero Landquart. La rivero formas la nordan limon de la komunumo. En sudo la komunumo etendiĝas ĝis la kresto de la montoĉeno Hochwang. Al la komunumo apartenas krom Fideris la frakcioj Strahlegg kaj Fideris-Au.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Fideris limas en nordo al Luzein, en oriento al Conters en Prättigau, en sudoriento al Langwies, en sudokcidento al Peist, kaj en okcidento al Jenaz.

Trafiko redakti

Tra la komunumo Fideris pasas la kantona ĉefvojo n-ro 28 de Landquart al Davos. La komunumo disponas pri stacidomo ĉe la linio de la Retia Fervojo de Landquart al Klosters.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Fideris datiĝas el la jaro 1370 kiel Fidris. La Burgo Strahlegg, kiu situas apud la samnoma vilaĝeto datiĝas el la unua duono de la 13-a jarcento. Ĝi apartenis al la Senjoroj de Straiff kaj ek de 1403 al la Grafoj de Togenburgo. La suvereneco apartenis en mezepoko al la Senjorujo Castiel. En la jaro 1436 Fideris aliĝis kiel membro de la tribunalejo Castiel al la Dektribunala Federacio. Origine Fideris estis romanĉlingva. En la 14-a jarcento valzoj almigris kaj fondis sur alteco de 1900 m s.m. la setlejon Tarnuz. En la dua duono de la 16-a jarcento Fideris estis komplete germanigita. [1]

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti