Sulfanilata acido

kemia kombinaĵo
Sulfanilata acido
Plata kemia strukturo de la
Sulfanilata acido
Tridimensia kemia strukturo de la Sulfanilata acido
Alternativa(j) nomo(j)
  • Aminosulfonata acido
  • Anilino p-sulfonata acido
  • Anilina p-sulfonato de hidrogeno
Kemia formulo
C6H7NO3S
CAS-numero-kodo 121-57-3
ChemSpider kodo 8166
PubChem-kodo 8479
Merck Index 15,9058
Fizikaj proprecoj
Aspekto blankaj aŭ helbrunaj kristaloj
Molmaso 173,186 g mol−1
Denseco 1,485g/cm−3
Fandpunkto 288 °C [1]
Refrakta indico  1,5567
Acideco (pKa) 3,24 °C [2]
Solvebleco Akvo:10 g/L [3]
Mortiga dozo (LD50) 12300 mg/kg (buŝe) [4]
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
05 – Koroda substanco 07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H315, H317, H319
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P280, P302+352, P305+351+338
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Sulfanilata acido estas organika kombinaĵo kun la formulo C6H5NH2SO3. Ĝi estas aminobenzenosulfonata acido kun anilino lokigita en la 4-a pozicio de la aromata ringo. Ĝi estas blanka aŭ helbruna solidaĵo, iomete solvebla en akvo kaj varma metanolo, sed nesolvebla en etanolo, duetila etero, benzeno, natria hidroksido kaj natria karbonato.

Sulfanilata acido estas uzata kiel reakciaĵo por detektado de la histidino per kromatografia metodo. Ĝi ankaŭ uzatas kiel kemia peraĵo en organikaj sintezoj kaj en la produktado de farmaciaĵoj. Laboratorie ĝi uzatas en la kvanta analizo de nitrataj kaj nitritaj jonoj (Reakcio de Griess). Ĝi plenumas esencan rolon en la manufakturado de duazo kolorigaĵoj (ekzemple: la metiloranĝo) kaj sintezoj de sulfaj drogoj (tiel kiel la sulfonamidoj).

Sulfanilata acido mem ne havas signifan efikon kontraŭ bakterioj, ĉar ĝi apenaŭ povas penetri la membranon de la mikroorganismoj pro sia alta poluseco. La solida acido ekzistas sub la zwiterjona formo kaj posedas nekutiman altan fandpunkton. Sulfanilata acido estas neakordigebla kun fortaj oksidigagentoj, fortaj acidoj kaj bazoj kaj fortaj reduktigagentoj. Per malkomponado ĝi ellasas karbonan unuoksidon, karbonan duoksidon, nitrogenajn kaj sulfurajn oksidojn.

Sintezoj redakti

Sintezo 1 redakti

  +       +  

Sintezo 2 redakti

  +      

Sintezo 3 redakti

  • Preparado per reduktado de anilino kun sulfurila klorido en akva medio:

  +   +       + 2  

Sintezo 4 redakti

  • Preparado de sulfanilata acido per traktado de kloroanilino kun natria sulfito:

  +   +       + 2  

Sintezo 5 redakti

  +      +       +  

Reakcioj redakti

Reakcio 1 redakti

  • Sapigo de la sulfanilata acido

  +       +  

Reakcio 2 redakti

  • Esterigo de la sulfanilata acido:

  +       +  

Reakcio 3 redakti

  • Preparado de sulfanilamido per amonolizo de la sulfanilata acido:

  +   +      

Referencoj redakti