Szakony [sakonj] estas malgranda vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Győr-Moson-Sopron, en Distrikto Sopron.

Vilaĝdomo de Szakony
Katolika preĝejo de Szakony
Vojo en Szakony

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Szakony situas laŭ rojo Répce. Csepreg troviĝas 3, Bük 8, Kőszeg 17, Szombathely 25, Sopron 45, Győr 100 km-ojn.

Historio redakti

La vilaĝo estis loĝata jam dum la neolitiko kaj dum la bronzepoko. La romiana Sukceno-vojo preteriris la vilaĝon. La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1225 en formo "Zakan".

En Szakony migra poŝto servas.

Vidindaĵoj redakti

Vidindaĵoj estas romkatolika preĝejo omaĝe al Stefano la 1-a (Hungario) kaj luterana preĝejo el 1793.