Szentistván [sentiŝtvAn] estas grandvilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en Distrikto Mezőkövesd. La loknomo signifas: Sankta Stefano.

Katolika kirko de Szentistván

Situo redakti

Szentistván situas sur ebenaĵo, fine de sakovojo el Mezőkövesd, kiu estas proksime.

Historio redakti

Antaŭ la hungaroj loĝis tie dakoj kaj sarmatoj. Apud la grandvilaĝo etendiĝas restaĵoj de Remparo de Ĉorso. En 1315 preĝejo omaĝe al Sankta Stefano konstruiĝis, pri kio la komunumo ricevis sian nomon. La turkoj faris senhoma la vilaĝon.

La komunumo famas pri ornamaj popolkostumoj, tiun regioneton la hungaroj nomas Matyóföld (Matjofold) (=landeto de Matyó). Matyóföld konsistas el Mezőkövesd, Mezőkeresztes kaj Szentistván. Inter la triopo troviĝas milita flughaveno, kiun deviglaboristoj konstruis dum la frua socialismo.

Komunumoj pri Stefano la 1-a (Hungario) en Hungara reĝlando redakti

Ili manifestis kunlaboradon en 1997 en Szentkirályszabadja.

Bakonyszentkirály Csíkszentkirály Enyedszentkirály Gyéresszentkirály
Hernádszentkirály Kalotaszentkirály Kerkaszentkirály Királyfiakarcsa
Királyszentistván Marosszentkirály Porrogszentkirály Rinyaszentkirály
Szabadszentkirály Székelyszentistván Székelyszentkirály Szentistván
Szentisvánbaksa Szentistváncoborfalva Szentistvánkút Szentkirály
Szentkirály (Bács-Kiskun) Szentkirályszabadja Vágkirályfa