Királyszentistván
Királyszentistván [kirAjsentiŝtvAn] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en departemento Veszprém, en Distrikto Veszprém. La loknomo signifas: reĝo-sankta-Stefano.
Királyszentistván | |||
---|---|---|---|
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 8195 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 468 (2015) [+] | ||
Loĝdenso | 53 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 47° 7′ N, 18° 3′ O (mapo)47.1089518.045488888889Koordinatoj: 47° 7′ N, 18° 3′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 147 m [+] | ||
Areo | 8,91 km² ( 891 ha) [+] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Bazaj informojRedakti
- Areo: 9 km²
- Loĝantaro: 430
- Poŝtkodo: 8195
- Telefonprefikso: 88
SituoRedakti
Királyszentistván situas en valo de rojo Séd, laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Veszprém-Lepsény. Balatono troviĝas 6, Veszprém (urbo) 11 km.
HistorioRedakti
Antaŭ la hungaroj romianoj loĝis tie. Laŭ la supozoj Stefano la 1-a (Hungario) tie venkis la ribelantan Koppány (kopAnj) en 997. La unua skriba mencio devenis el 1476 en formo (Zenth Istwan). La turkoj faris senhoma la vilaĝon. Ekde 1650 la kampoj apartenis al familio Zichy (ziĉi). En 1908 okazis granda armea trejnado, kiun rigardis ankaŭ la reĝo, sekve la vilaĝo prenis la prefikson "reĝo".
En Királyszentistván migra poŝto servas.
VidindaĵojRedakti
- klasikisma kalvinana preĝejo el la 18-a jarcento
- akvomuelejo
- parko pri Sankta Stefano
Komunumoj pri Stefano la 1-a (Hungario) en Hungara reĝlandoRedakti
Ili manifestis kunlaboradon en 1997 en Szentkirályszabadja.