Studienka
Studienka, hungare Szentistvánkút, germane Hausbrunn estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Bratislavo, en Distrikto Malacky. Ĝis 1899 la oficiala hungara nomo estis Szentistván. La malnova slovaka nomo estis Hasprunka.


Bazaj informoj redakti
- Areo: 16 km²
- Supermara alteco: 202 m
- Loĝantaro: 1630
- Poŝtkodo: 908 75
- Aŭtokodo: MA
- Telefonprefikso: 34
Situo redakti
Studienka situas sub monto 212 m-ojn alta, laŭ traitra flankovojo. Malacky troviĝas 13 km-ojn.
Historio redakti
Germanoj fondis la vilaĝon en la 15-a jarcento, kiu nomiĝis germane "Haus bei Brunn" (=domo antaŭ puto). La unua skriba mencio devenis el 1592 en formo ’’Hausbrunn’’. En 1682 kaj en 1882 incendioj okazis. En 1910 loĝis en Szentistvánkút 1701 homoj, (1627 slovakoj, 44 germanoj, 27 hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Pozsony (reĝa departemento), al distrikto de Malacka, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 laŭ la popolnombrado vivis en Studienka 1598 homoj, (1571 slovakoj, 7 ĉeĥoj, 6 ciganoj, unusola germano).
Vidindaĵoj redakti
- romkatolika preĝejo omaĝe Stefano la 1-a (Hungario) de 1688
- kapelo omaĝe al Jesuo de 1650
- kapelo omaĝe al (Sepdolora) Dipatrino de 1783
- kapelo omaĝe al Sankta Francisko de 1781
- baroka sonorilostablo el la 18-a jarcento
- sonorilostablo el la 1870-aj jaroj
Komunumoj pri kút (= puto) en Hungara reĝlando redakti
Eksteraj ligiloj redakti
Fonto redakti
- Hungara Vikipedio