Székkutas
Székkutas (sEkutaŝ) estas vilaĝo kaj banloko en Hungario en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Csongrád, en subregiono de Hódmezővásárhely. La loknomo signifas seĝo-puta.
Bazaj informojRedakti
- Areo: 124 km²
- Loĝantaro: 2600
- Poŝtkodo: 6821
- Telefonprefikso: 62
GeografioRedakti
Székkutas situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Békéscsaba-Szeged inter Orosháza kaj Hódmezővásárhely. Orosháza troviĝas je 10 km-oj.
HistorioRedakti
Pli frue avaroj loĝis tie. La nomo aperas unue en 1426 en formo Kwtas, sed la loko apartenis al Hódmezővásárhely dum la historio. En 1950 la komunumo sendependiĝis. En 1933 apoteko, 1957 sportejo, en 1962 impona kulturdomo, en 1975 vendejego konstruiĝis.
Ne menciitaj vilaĝservoj estas infanĝardeno, 2 lernejoj, interretejo, policano.
VidindaĵojRedakti
InteresaĵoRedakti
Germana verkisto Hugo Hartung (1902-1972) pasigis tie tempon post la 1-a mondmilito. Poste li verkis romanon "Ich denke oft an Piroschka" (=ofte mi pensadas pri Piroska). En la kulturdomo troviĝas memorĉambro de la verkisto.
FamulojRedakti
En la tiama Vásárhelykutas naskiĝis poeto kaj ministro Sándor Csizmadia.