Keszőhidegkút
Keszőhidegkút [kesOhidegkUt] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Tolna, en Distrikto Tamási. Hidegkút signifas: malvarma puto.
Bazaj informojRedakti
- Areo: 25 km²
- koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 46.6113/18.4234
- Loĝantaro: 250
- Poŝtkodo: 7062
- Telefonprefikso: 74
SituoRedakti
Keszőhidegkút situas sur malebenaĵo, laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Budapeŝto-Dombóvár. Simontornya troviĝas 23, Tamási 14 kilometrojn.
HistorioRedakti
La vilaĝo estis loĝata jam dum la bronzepoko. Dum dominado de turkoj la vilaĝo senhomiĝis, en ĉirkaŭ 1720 germanoj refondis la vilaĝon. La loĝantaro okupiĝas precipe pri vinkulturo.
Vilaĝservoj estas aŭtonomio de germanoj, biblioteko, apoteko, migra poŝto, gastejo.