Örménykút
Örménykút (ormEnjkUt) estas vilaĝo en Hungario, en departemento Békés, en subregiono de Szarvas. La nomo signifas armena-puto.
Bazaj informojRedakti
- Areo: 55 km²
- Loĝantaro: 540
- Poŝtkodo: 5556
- Telefonprefikso: 66
SituoRedakti
Örménykút situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj. Szarvas estas proksime.
HistorioRedakti
La komunumo estis loĝata jam dum la bronzepoko, antaŭ la hungaroj sarmatoj kaj avaroj setlis. La turkoj faris senhoma la vilaĝon, poste la kampoj apartenis al Szarvas. Tie formiĝis farmoj, kie precipe slovakoj loĝis. En 1952 la vilaĝo refondiĝis. La kampoj parte apartenis al ŝtata bieno, parte al kolĥozo Petőfi. La loĝantaro okupiĝas pri terkultivo kaj bestbredado. La slovakoj havas aŭtonomion en la komunumo. Vilaĝservoj estas kulturdomo, poŝto, kuracejo.