Hercegkút
Hercegkút, germane Trautsondorf estas malgranda vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en Distrikto Sárospatak. Hercegkút signifas: duko-puto.
Bazaj informojRedakti
- Areo: 8 km²
- Alto super marnivelo: 127 m
- Koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 48.331/21.5338
- Loĝantaro: 710
- Poŝtkodo: 3958
- Telefonprefikso: 47
SituoRedakti
Hercegkút situas sur ebenaĵo, laŭ rojo, fine de tre mallonga sakovojo preskaŭ kontaktiĝanta kun Sárospatak. Tiu lasta troviĝas 3, Sátoraljaújhely 14, Pálháza 19, Miskolc 80 km-ojn.
HistorioRedakti
Duko Trautson fondis la vilaĝon en 1750. La loĝantoj okupiĝis precipe pri vinkultro. La sendependiĝo de Sárospatak okazis en 1876. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo (ambaŭ ankaŭ germanlingvaj), kulturdomo, kuracejo, klubo de maljunuloj.
VidindaĵojRedakti
FamulojRedakti
En Hercegkút naskiĝis skulptisto János Götz.