Forráskút [forAŝkUt] estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Csongrád, en Distrikto Mórahalom. La loknomo signifas: fonto-puto.

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Forráskút situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj. Szeged troviĝas 23 km-ojn for.

Historio redakti

Dum la turkoj la regiono senhomiĝis, la loĝantoj rifuĝis precipe al urboj Kecskemét, Szeged kaj Szabadka. Post la turka erao la kamparanoj konstruis farmojn en siajn parcelojn, ĉar el la urbo ne povis kulturi teron kaj bredadi bestojn. Naskiĝis senfinaj vicoj de farmoj, kiu hungare enradikiĝis "farmomondo" pro la grandeco. La ĝermo naskiĝis en 1906: preĝejo konstruiĝis. La loko apartenis al Kiskundorozsma ĝis 1950, poste iĝis memstara vilaĝo Forráskút, ekde 1995 ankaŭ vinvilaĝo. Apud la vilaĝo fiŝkaptista lago troviĝas.

Vilaĝservoj estas lernejo, infanĝardeno, kulturdomo, biblioteko, interreta ĉambro, apoteko, kuracejo, infankuracejo, dentokuracejo, restoracio.

Ĝemelkomunumo redakti

Komunumoj pri kút (= puto) en Hungara reĝlando redakti

Bakonykúti Cserkút Feketekút Forráskút Hárskút Hárskút Hercegkút
Hidegkút Kadarkút Kardoskút Kékkút Kerkakutas Keszőhidegkút Kiskutas
Kőkút Kutas Kútfalva Lókút Mélykút Nagykutas Nagysomkút
Némethidegkút Örménykút Pesthidegkút Salköveskút Sókút Sóskút Székkutas
Széleskút Szentistvánkút Szentkút Úrkút Zalaköveskút