Szentkirály (Bács-Kiskun)
Szentkirály [sentkirAj] estas vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Bács-Kiskun, en Distrikto Tiszakécske. La loknomo signifas: sankta reĝo.
Bazaj informoj
redakti- Areo: 102 km²
- Loĝantaro: 1950
- Poŝtkodo: 6031
- Telefonprefikso: 76
Situo
redaktiSzentkirály situas sur ebenaĵo, fine de sakovojo. Kecskemét troviĝas 18 km-ojn for.
Historio
redaktiLa nuna vilaĝo estis loĝata de avaroj. La unua mencio devenis el 1354 en latina formo Sanctus Rex. La turkoj faris senhoma la regionon. Poste la kampoj apartenis al Kecskemét kaj formiĝis senfina vico da farmoj. La vilaĝo nomata Lászlófalva (=vilaĝo de Ladislao) naskiĝis en 1952. La nomo ŝanĝiĝis al Szentkirály en 1987. Mineralakvoj Szentkirályi (havanta premion EAUSCAR Aqua Expo, 2004 Parizo) kaj Fonte Re portis tutlandan konatecon en Hungario. La vilaĝo apartenas al vinvilaĝoj.
Vilaĝservoj estas lernejo, infanĝardeno, kulturdomo, kuracejo, ifankuracejo, dentokuracejo, apoteko, poŝto, policano.
Vidindaĵoj
redakti- katolika preĝejo de 1901
- Kalvinana preĝejo (Szentkirály) de 1901 kun parte mezepokaj partoj
- skulptaĵo pri Stefano la 1-a (Hungario)
- kapelo, kie estis trovata la minerala akvo
Ĝemelkomunumo
redaktiKomunumoj pri Stefano la 1-a (Hungario) en Hungara reĝlando
redaktiIli manifestis kunlaboradon en 1997 en Szentkirályszabadja.