Tachty situas en la plej griza regiono

Bazaj informoj redakti

Tachty (taĥti) hungare Tajti estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Rimavská Sobota.

Situo redakti

Tachty situas sub monto 426 m-ojn alta, laŭ la hungara landlimo, fine de sakovojo. Fiľakovo troviĝas 24, Rimavská Sobota 42 km-ojn.

Historio redakti

La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1290. La kampoj longe apartenis al familio Tajty. En 1910 loĝis en Tajti 483 da homoj, (escepte unusolan slovakon ĉiuj hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon Tajti apartenis al Hungara reĝlando, al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Feled, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Tachty 565 da homoj, (543 hungaroj, 13 slovakoj, 8 ciganoj). Ekde 2008 Slovakio kaj Hungario apartenas al interna zono de Schengen, sekve la limo estas trapasebla ie ajn senĝene. Estas vojo al Cered.

Vilaĝservoj estas bazlernejo, infanĝardeno, kulturdomo, futbalejo, vendejo, 2 restoracietoj.

Vidindaĵoj redakti

Nomportantoj redakti