Tamás Köves-Zulauf

Tamás Köves-Zulauf [tamAŝ koveŝ], germane Thomas Köves–Zulauf, laŭ hungarlingve kutima nomordo Köves-Zulauf Tamás estis hungara kaj germana klasika filologo, profesoro, instruisto, membro ekstera de Hungara Scienca Akademio (2007).

Tamás Köves-Zulauf
Persona informo
Naskiĝo 8-an de aŭgusto 1923 (1923-08-08)
en Kalaznó
Morto 26-an de aŭgusto 2022 (2022-08-26) (99-jaraĝa)
Lingvoj germanahungara
Ŝtataneco GermanioOkcidenta GermanioHungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo klasika filologo • religiosciencisto • universitata instruisto
vdr

Tamás Köves-Zulauf [1] Arkivigite je 2011-09-07 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 8-an de aŭgusto 1923 en Kalaznó kaj mortis la 26-an de aŭgusto 2022.

Biografio redakti

Tamás Köves-Zulauf apartenis al la germana minoritato en Hungario. Lia patro estis pastro. Li frekventis altlernejon, luteranan lernejon, fine universitaton en Budapeŝto. En 1943 li ĉeestis la someran kurson en Heidelberg. Li diplomiĝis en 1945, poste li ekinstruis en kolegio Eötvös [otvoŝ]. En 1947 helpe de stipendio li plulernis al Zuriko. Hejmenveninta li parte instruis, parte laboris en redaktejo, parte li plulernis en Budapeŝto. Inter 1957-1959 li plulernis helpe de stipendio en Vieno kaj Bruselo. Baldaŭe li migris al Okcidenta Germanio. En Marburg li instruis komence en gimnazio, poste en la universitato. Li pensiuliĝis en 1988, tamen li instruis en hungaraj universitatoj en Budapeŝto, Debrecen kaj Szeged. Li okupiĝas precipe pri religio kaj mitologio.

Verkaro (elekto) redakti

  • Reden und Schweigen (1972)
  • Römische Geburtsriten (1990)

Fontoj redakti