Tamás Péli
Tamás Péli [tamAŝ pEli], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Péli Tamás Károly estis hungara pentristo, parlamentano.
Tamás Péli | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Péli Tamás Károly |
Naskiĝo | 7-an de aŭgusto 1948 en Budapeŝto |
Morto | 22-an de novembro 1994 (46-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto |
Lingvoj | hungara • cigana • nederlanda |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Secondary School of Visual Arts • Royal Academy of Art |
Memorigilo | |
Familio | |
Edz(in)o | Mária Pethes |
Okupo | |
Okupo | politikisto • pentristo • verkisto |
Tamás Péli [1] naskiĝis la 7-an de aŭgusto 1948 en Budapeŝto, li mortis la 22-an de novembro 1994 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Tamás Péli devenis el cigana familio. Li aĝis 3, kiam li komencis desegnadi. Li abiturientis en belarta mezlernejo (1967), poste helpe de mecenatoj li akiris diplomon en 1973 en Nederlanda Reĝa Belarta Akademio. Inter 1970-1973 li kreis vitralojn en hospitala kapelo de Amsterdamo, samtempe li ekspoziciis en la urbo (en Budapeŝto ekde 1976). En 1983 li kreis grandan murpentraĵon en Tiszadob, kie li prezentis sorton de la hungaraj ciganoj. Li estis parlamenta deputito inter 1992-1994.
El solaj ekspozicioj redakti
- Amsterdamo (1972)
- Klubo Fészek (1976, 1986)
- Budapeŝto (1978, 1981, 1989, 1993, 1996)
- Berlino (1994)
El kolektivaj ekspozicioj redakti
Elektitaj pentraĵoj redakti
- Évszakok (1984)
- Kisebbségben (1989)
- Mocsári Jézus (1990)
- Álom
- Segesvár
- Cigánylány
Lia libro redakti
- Parlamenti jegyzetek, 1992-93 (1993, grafikaĵoj)
Elektitaj disĉiploj redakti
Memorigiloj redakti
- memortabulo en Budapeŝto