Tapo en hispana kuirarto estas esence aperitivo kiun oni servas en plej de la trinkejojrestoracioj akompanante la trinkaĵojn (ĉu alkohola aŭ ne),[1] Tiu survoja konsumo (trinkejo, konsumo kaj nova trinkejo) estas nomata tapeo, aŭ ir de tapas (tapumi). En multaj regionoj de Hispanio oftas tagmanĝovespermanĝo semajnfine surbaze de tapoj, manĝostilo ege populara.

Tapoj akompanataj de Ŝereo .

La tapoj iĝis simbolo de hispana identeco konata kaj aprezata ankaŭ de eksterlandanoj kiuj eksportis tiun terminon eksterlanden kaj popularigis kaj la terminon kaj la kutimon ie ajn.

La Monda Tago de..."Tapo" [2] redakti

Preskaŭ kiel la famaj kastanjetoj kaj la flamenko (unu plia nePIVa vorto), tapoj bildigas la hispanan etoson. Kiel ĉiuj scias, temas pri negrandaj porcioj da bongustaĵoj, plej variaj bongustaĵoj: olivoj, terpomoj, paneroj, spicaĵoj. La eblecoj estas multaj. Ekzistas tamen ia filozofio en la kultivado de tapoj. Ili signifas inviton al interparolo, al amikeco, al babilado, al amuziĝo kaj renkontiĝo inter amikoj. Tapoj perfekte sugestas la amikeman, komunikeman animon de la hispana popolo.

La 15-an de junio oni festas la Mondan Tagon de Tapo. Ĉi tiu dato validas ekde la jaro 2010, kreita de la gastronomia Asocio “Saborea España”, kun apogo de la registaro. Nuntempe, la afero evoluas al la tendenco konsideri tapon kiel manifestaĵon de loka Nemateria Kulturriĉaĵo.

Plej konata versio pri la origino de tapo en Hispanujo diras, ke en la 13-a jarcento, reĝo Alfonso la 10-a, la Saĝa, volis moderigi la teruran ebriiĝadon de siaj subuloj, kaj ordonis, ke popularaj restoracioj ĉiam proponu drinkaĵojn kune kun etaj nutraĵoj, por mildigi la krudecon al la stomako.

De kio devenis la nomo “tapa”? Jen alia kurioza rakonto. Oni diras, ke la teleretoj kun nutraĵoj estis metitaj sur la glasoj kun alkoholaĵoj, kaj tio evitis, ke muŝoj falus en la trinkaĵojn. Kompreneble, la vorto “tapa” signifas ankaŭ “kovraĵo“.

Ekzistas aliaj versioj por la deveno de la hispana tapo. Normala afero, se temas pri malnovaj tradicioj, kio faras la aferon eĉ pli amuza. Ne gravas, kiu estas la vera. Gravas nur, ke en mia fora brazila urbo, je la 15-a de junio, longe for de la patrolando de tapoj, mi manĝetis olivojn kun pano kaj oleo, kaj trinkis duonpokalon da ruĝa vino.

Referencoj redakti

  1. La aktuala eldono de la hispana vortaro DRAE difinas tapa kiel Malgranda porcio de nutraĵo kiun oni servas kiel akompano de trinkaĵo., sen specifi la devenon de la termino.
  2. Esperanta Retradio "La Monda Tago de..."Tapo"" la 24an de junio 2023