Tavistock-Instituto pri Homaj Rilatoj

neprofitocela organizaĵo en Britio, instituto de la psikoanaliza kliniko Travistock

La Tavistock-Instituto pri Homaj Rilatoj (TIHR) (angle Tavistock Institute of Human Relations estas neprofitocela organizaĵo en Britio. Ĝi esploras en fakoj de sociaj sciencoj kaj fondiĝis en 1947, origine kiel branĉo de la forte psikoanalize influita psikoterapia centro kliniko Tavistock.

Tavistock-Instituto pri Homaj Rilatoj (TIHR)
Tavistock Institute of Human Relations
karitata organizaĵo • scienca organizaĵo
Komenco septembro 1947
Geografia situo 51° 31′ 30″ N, 0° 5′ 48″ U (mapo)51.524993-0.096660000000014Koordinatoj: 51° 31′ 30″ N, 0° 5′ 48″ U (mapo)
Lando(j) Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Sidejo Londono, Anglio
Tavistock Institute of Human Relations (Granda Londono)
Tavistock Institute of Human Relations (Granda Londono)
DEC
Tavistock Institute of Human Relations
Tavistock Institute of Human Relations
Map
Tavistock-Instituto pri Homaj Rilatoj (TIHR)
Tipo esplora centro en fakoj de sociaj sciencoj: instituta celo estas "kompreni organizaĵojn kiel sociaj sistemoj kaj ŝanĝi ilin en pli bona servo al la homaro"
Agareo

psikologio

Membro de Asocio de Eldonistoj de Edukaj kaj Profesiaj Societoj vd
Estr(ar)o David Hollywood (estro de la konsilantaro)[1], Eliat Aram (ĉefa afergvida oficisto)[2]
Lingvoj

angla

Retejo https://www.tavinstitute.org/
Jura formo karitata organizaĵo
vdr

Historio redakti

Dum la Dua Mondmilito multaj el la psikiatraj kuracistoj kaj psikologoj de la psikoterapiejo Tavistock Clinic servis kiel pripsikaj specialistoj en la brita armeo. La faka grupo havis sian centron en la Milita Propaganda Buroo (angle War Propaganda Bureau en la palaco Wellington House, okupiĝis pri konceptoj de laŭeble psike stabilaj kaj bone kunlaborantaj armeaj oficiroj, sed ankaŭ pri konceptoj de milita propagando, spitanta la "propagandan militon" de la reĝimo de Nazia Germanio, kaj disvastigis siajn konceptojn.

Post la milito, la interfaka specialista grupo en 1947 fondis la Tavistock-Instituton pri Homaj Rilatoj (TIHR) kaj pluokupiĝis pri "pacaj" demandoj koncerne la evoluon de organizaĵoj kaj de sociaj ŝanĝiĝoj.

Inter la fondaj membroj de la instituto estis Elliott Jaques, Henry Dicks, Leonard Browne, Ronald Hargreaves, John Rawlings Rees, Mary Luff, Wilfred Bion kaj Tommy Wilson kiel direktoro. La John D. Rockefeller-fondaĵo en Novjorko finance subtenis la institucion. Pluaj konataj membroj poste aliĝis: John D. Sutherland, John Bowlby, Eric Lansdown Trist kaj Fred Emery[2].

La aktivaj membroj de la Tavistock-Instituto nuntempe esploras kaj konsultas en fakoj de sociaj sciencoj kaj aplikata psikologio serve al la Eŭropa Unio, diversaj fakoj de la registaro de Britio kaj por privataj mendintoj de servoj. La instituto havas propran libroeldonejon kaj estas posedanto kaj eldonanto de anglalingva internacia periodaĵo pri sociaj sciencoj, nomata Human Relations, do "Homaj Rilatoj".

Literaturo redakti

  • F. E. Emery, E. L. Trist: Socio-technical Systems ["socio-teknikaj sistemoj"]. En: F. E. Emery (eld.): Systems Thinking ["pensantaj sistemoj"]. Eldonejo Penguin Books, Harmondsworth 1969.
  • Eric L. Trist kaj aliaj: Organizational Choice ["organiza elekto"]. Eldonejo Tavistock, Londono 1963.
  • Eric L. Trist kaj aliaj: The Social Engagement of Social Science: A Tavistock Anthology ["La socia engaĝiĝo de sociaj sciencoj"]. Universitato de Pensilvanio, majo 1997. ISBN 0-8122-8194-2

Eksteraj ligiloj redakti

germane reta informo pri libro de Dr. John Coleman rilate la instituton Arkivigite je 2014-04-09 per la retarkivo Wayback Machine

Referencoj redakti