Tebing Tinggi (pli malofte Tebing Tinggi Deli) estas urbego en insulo Sumatro, en provinco Norda Sumatro en Indonezio. Tebing Tinggi konsistas el 5 distriktoj.

Tebing Tinggi
urbo de Indonezio
Administrado
Demografio
Loĝantaro 169 786  (2015) [+]
Loĝdenso 5 477 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 3° 20′ N, 99° 10′ O (mapo)3.328333333333399.1625Koordinatoj: 3° 20′ N, 99° 10′ O (mapo) [+]
Alto 23 m [+]
Areo 31 km² (3 100 ha) [+]
Horzono UTC+07:00 [+]
Tebing Tinggi (Indonezio)
Tebing Tinggi (Indonezio)
DEC
Tebing Tinggi
Tebing Tinggi
Situo de Tebing Tinggi

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tebing Tinggi (North Sumatra) [+]
vdr
Salutarko en Tebing Tinggi

Geografio redakti

Tebing Tinggi situas proksime de la nordorienta marbordo en la insulo. Pematangsiantar troviĝas 43, provinca ĉefurbo Medano 61, Tanjungbalai 83, Pekanbaru 403, Banda Aceh 492, Batam 595, Palembang 939, ĉefurbo Ĝakarto 1357, Bandungo 1475, Semarang 1697, Jogjakarto 1754, Surabajo 1913, Makassar 2441 kilometrojn (aere) [1].

Historio redakti

En tiu loko la administracio komenciĝis en 1864. Tebing Tinggi estis akceptita kiel komunumo en 1917. Dominado de japanoj okazis inter 1942-1945, poste Indonezio proklamis sian liberecon. En 1998 la kabineto deklaris reformojn sufokigitajn la vivnivelon, ankaŭ en Tebing Tinggi tumultoj okazis kontraŭ la etnaj ĉinoj. Oni prirabis la butikojn, eĉ rizmuelejojn apartenantajn al la ĉinoj. En 2001 granda inundo okazis. Ne estis mortoj, sed la materialaj perdoj estis grandaj.

 
Oficejo

Loĝantoj redakti

Loĝantoj de Tebing Tinggi estas malajoj (70%), batakoj (11%), ĉinoj (8%) kaj aliaj.

Religio redakti

La plimulto de la loĝantaro estas islama, krome ekzistas pluraj kristanoj, budhanoj (5.33%), hinduoj kaj aliaj religioj.

 
Kirko

Trafiko redakti

Tebing Tinggi estas voja kaj fervoja nodo. Estas facile alireblaj Medano, Pematangsiantar kaj la marbordo (kie ne ekzistas haveno). La plej proksima flughaveno funkcias en Medano.

Klimato redakti

Tebing Tinggi havas tropikan pluvarbaran klimaton (Af). En ĉiuj monatoj pluvas, resume jare 2298 mm. La averaĝa jara temperaturo estas 27 °C kaj varias inter 22-32 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

 
Triciklo en Tebing Tinggi

Vididindaĵoj redakti

Fontoj redakti

  • WikiTrans