Theodor LIPPS (28a de julio 1851 – 17a de oktobro 1914) estis germana filozofo, fama pro sia teorio pri estetiko, kiu kreis la kadron por la koncepto Einfühlung (empatio), difinita kiel, "projekcio de si mem al la celo de la percepto."[1] Tio kondukis poste al malfermo de nova branĉo de interfaka esplorado en la koincido inter psikologio kaj filozofio.[2]

Theodor Lipps
Persona informo
Naskiĝo 28-an de julio 1851 (1851-07-28)
en Wallhalben
Morto 17-an de oktobro 1914 (1914-10-17) (63-jaraĝa)
en Munkeno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germana Regno
Alma mater Bonna universitato
Okupo
Okupo filozofopsikologo • universitata instruisto • tradukisto
vdr

Lipps estis unu el la plej influaj germanaj universitataj profesoroj siaepoke, altirante multajn studentojn el aliaj landoj. Lipps estis tre interesata en konceptoj de arto kaj estetiko, fokusante multon de sia filozofio pri tiaj aferoj. Inter liaj ardaj admirantoj estis Sigmund Freud. Lipps poste estis la ĉefa subtenanto de la ideo de nekonscio.[3] Li adoptis la nociojn de Robert Vischer pri empatio aŭ estetika simpatio (Einfühlung, laŭvorte tradukita kiel "senti-en"). Tiu koncepto de estetika resonado trovas paralelojn tra estetika filozofio. Poste, Lipps adoptis kelkajn ideojn el Edmund Husserl. Malŝatante lian psikologismon, kelkaj el liaj disĉiploj aliĝis al kelkaj el la ideoj de Husserl por formi novan branĉon de filozofio nome fenomenologio de esencoj. Inter ili estis Moritz Geiger kiu verkis unu el la unuaj fenomenologiaj eseoj pri la koncepto de esenco kaj signifo de empatio en kiu la influo de Lipps estas grava.[4]

Notoj redakti

  1. "Theodor Lipps | German psychologist". Encyclopedia Britannica. Alirita la 31an de januaro 2020.
  2. Curtis, Robin; Elliott, Richard George (Decembro 2014). "An Introduction to Einfühlung". Art in Translation. 6 (4): 353–376. doi:10.1080/17561310.2014.11425535. ISSN 1756-1310.
  3. Pigman, G.W. Freud and the history of empathy, The International journal of psycho-analysis, 1995 Apr.; 76 (Pt 2):237–56. Alirita la 31an de januaro 2020.
  4. Gödel, Florian (2015), "An introduction to Moritz Geiger’s psychological contribution on empathy." Dialogues in Philosophy, Mental and Neuro Sciences, 8(1):161–8.