Thomas Newman
usona komponisto
Thomas Montgomery Newman (naskiĝis 20an de oktobro, 1955) estas usona komponisto plej bone konata pro siaj multaj filmkomponaĵoj. En kariero de pli ol kvar jardekoj, li muzikakompanis multenombrajn klasikaĵojn inkluzivante The Player (1992), The Shawshank Redemption (1994), The Green Mile (1999), la Pixar-filmojn Finding Nemo (2003) kaj WALL-E (2008); kaj ĉiujn krom unu el la filmoj de reĝisoro Sam Mendes.
Thomas Newman | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 20-an de oktobro 1955 (65-jara) en Los-Anĝeleso |
Lingvoj | angla lingvo |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Universitato de Suda Kalifornio |
Familio | |
Patro | Alfred Newman |
Patrino | Martha Montgomery |
Frat(in)oj | David Newman • Maria Newman |
Infanoj | 3 |
Parencoj | Randy Newman Isaac Newman Danny David Newman Diana Newman |
Okupo | |
Okupo | komponisto • muzikisto • filmkomponisto |
Newman estis selektita por dek kvin Oskar- Premioj, sed ĝis nun gajnis neniun. Li ankaŭ estis selektita por kvar Oraj Globoj kaj gajnis du BAFTA-premiojn, ses Grammys kaj unu Emmy-Premion.
Li estas filo de komponisto Alfred Newman (1900–1970), kiu gajnis la Akademian Premion por Plej Bona Originala Muziko naŭ fojojn.