Tinamenoj

(Alidirektita el Tinaminae)

Tinamenoj, nome arbaraj tinamoj[1] estas unu el du subfamilioj de la familio Tinamedoj, dum la alia estas Noturenoj. Tinamenoj havas pli da specioj ol la alia subfamilio, ĉar enhavas 29 speciojn en tri genroj:

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Tinamenoj
Tataupa tinamo (Crypturellus tataupa)
Tataupa tinamo
(Crypturellus tataupa)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Tinamoformaj Tinamiformes
Familio: Tinamedoj Tinamidae
Subfamilio: Tinamenoj Tinaminae
(George Robert Gray, 1840)

Crypturellus
Nothocercus
Tinamus

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

Tiuj birdoj, kiel aliaj tinamedoj, estas surgrunde loĝantaj birdoj kiuj preferas kuri kaj piediri, sed flugas se necese.[2] Ili diferencas fiziologie ĉar havas siajn naztruojn duonvoje sub iliaj beko aŭ plie.[3] Ili gamas laŭ grando el plej grandaj, nome la Griza tinamo de 49 cm kaj la Soleca tinamo de 1800 g, kiuj estas ankaŭ la plej grandaj el ĉiuj tinamoj, al la Eta tinamo de 21.5 al 24 cm kaj 174-238 g kaj la Beketa tinamo de 20–32 cm kaj 154-250 g.[3]

Ili estas tre fortikaj muskolaj birdoj, kun iome kurveca beko. Ties vosto estas mallonga kaj kruda kaj ŝajnas preskaŭ neekzistanta. Ili havas grandan kvanton da plumoj ĉe dorso kaj postaj regionoj. Kelkaj opinias, ke tio helpas fuĝi el predantoj ĉar ili povas liberiĝi el plumoj kiuj estis prenitaj de predanto.[3]

Ties plumaro estas senkolora kaj kamufla kun koloroj de malhelbruna, ruĝeca kaj sablokolora. Ili tendencas esti pli unuforma kun malpli da makuleco kaj strieco ol siaj kuzoj Noturenoj, la stepaj tinamoj. Kelkaj el la membroj de la genro Crypturellus estas sekse dimorfaj ĉar inoj estas pli brilaj kaj havas pli da strieco ol la cetero de la subfamilio kiu havas nur iom pli grandaj inoj kiel nura diferenco inter seksoj.[3]

Taksonomio redakti

Ĉiuj tinamoj estas el la familio Tinamedoj, kaj en pli granda skemo estas ankaŭ Paleognatoj. Malkiel la tre konataj neflugaj birdoj el Paleognatoj nome Strutoformaj kiaj la Struto, la Emuo kaj aliaj, la tinamoj povas flugi, kvankam ĝenerale ili ne estas fortaj flugantoj. Ĉiuj Strutoformaj evoluis el prahistoriaj flugantaj birdoj, kaj la Tinamoformaj estas la plej proksimaj vivantaj parencoj de tiuj birdoj.[2]

Kutimaro redakti

La pli grandaj membroj de tiu subfamilio, kaj ĉefe la membroj de la genro Tinamus ripozas sur arboj. Ili faras tion sur preskaŭ horizontalaj branĉoj kaj ili elektas branĉojn 2–5 m surgrunde. Ili flugas surbranĉen per brueca elano kiu elspezas grandan kvanton de energio kion ili preferas ne fari. Por fari tion pli facila tasko, ili klopodas alproksimiĝis al la branĉo el alta loko por ne bezoni akiri multan altitudon en flugo. Tiu tekniko estas uzata ankaŭ kiam ili bezonas rapide eliri por eviti danĝeron, por kio ili flugas suben, por kovri pli grandajn distancojn. Dumripoze ili ne tenas la branĉon per iliaj fingroj, sed ripozas sur iliaj falditaj kruroj. Tio estas la tialo ke la dorso de iliaj tarsoj estas krudaj, kaj por lafakto ke ili elektas dikajn branĉojn. Ii uzas la saman ripozejon por etenda periodo, kaj ili formoviĝas el la ripozejo por feki kaj ne lasi pruvon de ilia dormejo al eventualaj predantoj.[3]

Ili tendencas esti solemaj birdoj kaj ili kutime alproksimiĝas nur al membroj de la sama specio dum la reprodukta sezono kaj nur al mala sekso. Tamen, kelkaj specioj havas kontakton kun la koncerna partnero la tutan jaron.

Voĉo redakti

 
Soleca tinamo

Tinamoj ĝenerale estas tre laŭtemaj specioj, kun klaraj, distingaj, kaj akraj alvokoj kiuj reflektiĝas tra la tuta areo. Tiuj specioj ne estas escepto. Ekzemple, la Montotinamo povas esti aŭdata el kelkaj kilometroj tra la densa vegetaĵaro de la pluvarbaro. Ties alvokoj tendencas esti profundaj kaj laŭtaj, adaptitaj al penetro tra la multaj tavoloj de la habitato. Ili havas multajn diferencajn alvokojn kaj kantojn, ĉiu utila por diferenca celo, ekzemple, la Soleca tinamo havas tiom multajn kiom ĝis 11 diferencaj voĉoj, plej el kiuj povas esti ligitaj al pariĝado, kontakto aŭ teritoria defendo. Kelkaj specioj, ĉefe la membroj de la genro Crypturellus havas regionajn variantojn laŭ tono de ties alvokoj. Fakte kelkaj specioj kiaj la Ardezbrusta tinamo havas individuajn unikajn alvokojn kaj unuopuloj povas esti rekonitaj individue de homoj baze sur tiuj alvokoj. Fine membroj de Crypturellus uzas regulajn alvokejojn.[3]

Manĝo redakti

Membroj de tiuj genroj, pro loĝado en arbaroj, tendencas manĝi karnecajn fruktojn kiel hegemonia manĝelekto.[3] Ili manĝas ankaŭ aliajn manĝerojn, ĉar ili estas tre oportuneman grupon. Ekzemple, ili manĝas ankaŭ foliojn, florburĝonojn kaj semojn, kaj insektojn krome.[2] Por manĝo, ili preferas manĝi sian manĝon el la grundo sed kaptas ankaŭ el malalte pendantaj branĉoj. Fakte, membroj de Crypturellus estis registritaj kiel saltintaj tiom alte kiom ĝis 1 m por kapti insektojn.[3]

Kelkaj specioj postulas regulajn fontojn de akvo por hidratigo dum aliaj kiaj la Soleca tinamo povas survivi sen konstanta akvofonto, kaj elprenas sian akvon el sukenhavaj fruktoj. Dum trinkado, ili male al plej aliaj birdoj ne levas iliajn kapojn kaj bekojn alte posttrinke por permesi la likvidon uzi la gravitan forton por peli la akvon suben. Anstataŭe, ili povas sorbi kaj engluti.[3]

Reproduktado redakti

Tinamenoj normale practikas komplikan reproduktan strategion. Maskloj praktikas samtempan poliginion kaj la inoj praktikas sinsekvan poliandrion. La reprodukta sezono fluktuas depende de la specio; tamen majoritato de specioj en la arbaro reproduktiĝas la tutan jaron, kun emfazo kiam la manĝo estas plej abunda.

Ili estas tre teritoriema grupo de birdoj; tamen foje nur dum la reprodukta sezono. Dum defendo de iliaj teritorioj kontraŭ eblaj entruduloj, ili povas iĝi tre voĉema, ĉefe membroj de Crypturellus.

Pariĝado konsistas el maskloj allogantaj inoj per konstanta alvokado, poste kelkaj specioj, kiaj la maskloj de la specioj de la genro Tinamus allogas inojn per mallevo de brustoj algrunde, etendo de kolo antaŭen, kaj ŝvelo de pugo por ŝajnigi pli longaj.

Por lokigo de nesto, ili elektas lokon ĉe bazo de arbo, inter kelkaj apogradikoj. Kelkaj specioj fakte ne konstruas neston, elektante anstataŭe ovodemetadi sur fajna foliaro en strategia loko. La ovoj de tiuj birdoj havas ampleksan kolorgamon; tamen ili havas similajn karakterojn nome tre koloraj, sen makuloj nek punktoj. Ili havas ankaŭ brilan, porcelanecan kvaliton. Fine, dum la tempo la koloroj svagas kaj kutime ŝanĝas al diferenca malpli brila koloro.

Post la ovodemetado la ino foriras por trovi alian masklon, kaj ovodemetadi en alia nesto. Pro tio necesas disimila nombro de inoj kaj maskloj, fakte la Jaspotinamo havas proporcion de 4:1 inoj por masklo.[3] Kovado gamas el 16 tagoj ĉe membroj de Crypturellus al 19–20 tagoj ĉe Tinamus. Dum tiu periodo la masklo alvokas nur se li lasas la neston antaŭe.

Idoj eloviĝas samtempe kaj akiras maturecon rapide. Post eloviĝo ili havas lanugan blankecan, grizan aŭ flavan koloron. Post 20 tagoj, la Ardezbrusta tinamo akiras plenkreskan grandon, sed ne pezon.

Kelkaj specioj faras multajn ovodemetadojn jare, kiaj la Ardezbrusta tinamo.[3]

Movoj redakti

Tinamoj estas tipe sedentaj birdoj; tamen ili moviĝas en malmultaj situacioj. Ekzemple se vetero malbonas, pro inundo aŭ sekeco, ili moviĝas al alia arbaro. Amazoniaj specioj moviĝas el la arbaro varzea al tiu nome terra firme kaj reen denove.

Kelkaj specioj, kiaj la Ardezbrusta tinamo havas grandan hejman teritorion, kaj moviĝas ene de ĝi ŝajne hazarde.

Teritorio kaj habitato redakti

La membroj de tiu subfamilio loĝas en Suda kaj Centra Ameriko, en la neotropisa ekozono, kun teritorioj el Golfo San Matias norden al Tampico. Ili preferas loĝi en arbaroj, malkiel la Noturenoj, kiuj ne postulas arbarojn kaj povas loĝi en pli sekaj klimatoj.[1] Ili loĝas en ampleksa gamo de altitudoj, kaj la membroj de Nothocercus okupas la pli altajn lokojn.[3]

Pro la granda nombro de specioj kiuj loĝas en arbaroj de suda kaj centra Ameriko, necesas meĥanismo kiu permesas al similaj specioj loĝi proksime sen fali al strikta konkurenco. Tio fariĝas per uzado de mikro-habitatoj. Panamo havigas grandan ekzemplon de ekologia separado de tiuj birdoj. La Montotinamo okupas la altajn terojn tra la lando. La Granda tinamo preferas pluvarbarojn de deklivoj. Ankaŭ la Ĉokotinamo ŝatas pluvarbarojn, sed ili estas limigitaj al la sudoriento de la lando. Fine la Eta tinamo troviĝantas en densa duaranga arbaro ĉu en deklivaro de Pacifiko aŭ de Atlantiko super 1000 m. Ene de tio, oni notas, ke la Granda kaj la Eta tinamoj okupas similajn habitatojn; tamen la grandodiferenco signifas, ke estas malmulta rekta konkurenco por manĝo.

Rilataro kun homoj redakti

Tinamoj aperas en la folkloro kaj rakontoj de indiĝenoj de Suda kaj Centra Ameriko. Arbaraj triboj de Brazilo kaj Kolombio kredas, ke la jaguaro imitas la alvokon de la Granda tinamo por kapti kaj manĝi ĝin. Rakonto inter Guahiboj rakontas pri junulo veturanta per kanuo klopodante lokigi la alvokanten tinamon. Kiam li alproksimiĝis al la bordo suspektis ion pro la kuraĝeco de la alvoko kaj forretiriĝis ĝuste kiam jaguaro eliris el la vegetaĵaro.

Panama tradicio asertas, ke post la "Tutmonda diluvo", la Granda tinamo ektimiĝis pro la brilaj koloroj de la ĉielarko kaj forflugis el ĝi kaj el la resto de animaloj, direktante sin al la plej malhela parto de la arbaro, kie ĝi restis ekde tiam.

Kaptiva bredado, kvankam ĝi estas pli sukcesa kaj populara ĉe membroj de Noturenoj, okzas ankaŭ ĉe membroj de Crypturellus en Rio Grande do Sul, Brazilo.[3]

Konservado redakti

La populaci niveloj kaj tiele la neceso por konservado povas esti malfacile determineblaj pro la fakto ke ties habitato estas de densa vegetaĵaro, ili estas kamuflokoloraj, kaj ili estas tre sekretemaj.

Ĉar ili estas arbaraj birdoj, la membroj de Tinamenoj estas minacataj per senarbarigo kaj fragmentado de ties habitato. Tio okazas je alarma indico en Sudameriko kaj ĉefe ĉe Amazonio. Farmistoj praktikas la teknikon de hakado kaj bruligado de la arbaro por akiri agrikulturan teron, kiu pro malabundo de nutraĵoj, fine estas uzata nur dum mallonga periodo antaŭ iĝi dezerto kaj la procezo rekomencas. Tiuj specioj, kiam tio okazas, povas ĉu relokiĝi, adaptiĝi aŭ mortiĝi.

El ĉiuj membroj de Tinamenoj, ses estas konsiderataj preskaŭ minacata kaj kvar estas vundeblaj laŭ la IUCN, [4] kiaj la tuta genro Tinamus.

La Soleca tinamo, Tinamus solitarius, estas alia endanĝerita tinamo. Tiu birdospecio estas limigita al la Atlantikaj Arbaroj de Brazilo, Paragvajo, kaj Argentino. Tie ĝi estas minacata pro habitatodetruo kaj premoj de ĉasistoj. La registaro de Brazilo konstatis la neceson protekti la restantajn arbarojn kaj la speciojn,[3] sed ili povas fari malmulte kontraŭ la ekonomiaj kaj demografiaj premoj.

Ĉe nubarbaroj de norda Sudameriko, la Nigra tinamo havas malpli ol 10,000 birdojn, kaj la Tepuia tinamo estas en unika situacio. Ĉe tiu lasta, la nombroj sugestas, ke ĝi bonfartas; tamen ties teritorio estas tiom limigita ĉar ĝi loĝas en pintoj de kelkaj altebenaĵoj de nubarbaroj de Venezuelo, ke iu ajn problemo povus draste endanĝerigi ties nombrojn.[3]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Brown, Joseph W. (2005)
  2. 2,0 2,1 2,2 Davies, S. J. J. F. (2003)
  3. 3,00 3,01 3,02 3,03 3,04 3,05 3,06 3,07 3,08 3,09 3,10 3,11 3,12 3,13 3,14 Cabot, J.; Carboneras, C.; Folch, A.; de Juanca, E.; Llimona, F.; Matheu, E. (1992). "Tinamiformes". In del Hoyo, J. Handbook of the Birds of the World. I: Ostrich to Ducks. Barcelona, Spain: Lynx Edicions.
  4. Lee, James. IUCN Red List (PDF). IUCN RedList. BirdLife International (06a Okt 2008). Alirita 09a Apr 2013.

Literaturo redakti

  • Brown, Joseph W. (2005). "Tinamiformes, Tinamidae, tinamous". Tree of Life Web Project. Konsultita 16 Jul 2009.
  • Davies, S. j. j. f. (2003). "Tinamous Tinamidae)". In Hutchins, Michael; Jackson, Jerome A.; Bock, Walter J. et al. Grzimek's Animal Life Encyclopedia. 8 Birds I Tinamous and Ratites to Hoatzins. Joseph E. Trumpey, Chief Scientific Illustrator (2 ed.). Farmington * Hills, MI: Gale Group. pp. 57–67. ISBN 0-7876-5784-0