Malfermi la ĉefan menuon
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Eta tinamo
Crypturellus soui.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Tinamoformaj Tinamiformes
Familio: Tinamedoj Tinamidae
Genro: Kriptureloj Crypturellus
Specio: C. soui
Crypturellus soui
(Hermann, 1783)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
subspecioj

C. s. meserythrus (Sclater, 1859)[1]
C. s. modestus (Cabanis, 1869)[1]
C. s. capnodes (Wetmore, 1963)[1]
C. s. poliocephalus (Aldrich, 1937)[1]
C. s. caucae (Chapman, 1912)[1]
C. s. harterti (Brabourne & Chubb, 1914)[1]
C. s. mustelinus (Bangs, 1905)[1]
C. s. caqueta (Chapman, 1915)[1]
C. s. nigriceps (Chapman, 1923)[1]
C. s. soui (Hermann, 1783)[1]
C. s. albigularis
(Brabourne & Chubb, 1914)[1]
C. s. inconspicuus (Carriker, 1935)[1]
C. s. andrei (Brabourne & Chubb, 1914)[1]
C. s. panamensis (Carriker, 1910)[1]

Aliaj Vikimediaj projektoj
Information icon.svg
vdr

La Eta tinamo (Crypturellus soui) estas birdospecio de la familio de Tinamedoj troviĝanta en Centrameriko kaj Sudameriko.[2]

EtimologioRedakti

Crypturellus estas formata el la grekaj vortoj κρυπτός (kriptós), "kovrita" aŭ "kaŝita", οὐρά (urá), "vosto", kaj -ellus, latina diminutiva sufikso. La genronomo Crypturellus entute signifus "malgranda kaŝvostulo".[3]

TaksonomioRedakti

Ĉiuj tinamoj estas el la familio Tinamedoj, kaj en pli granda skemo estas ankaŭ Paleognatoj. Malkiel la tre konataj neflugaj birdoj el Paleognatoj nome Strutoformaj kiaj la Strutoj, la Emuo kaj aliaj, la tinamoj povas flugi, kvankam ĝenerale ili ne estas fortaj flugantoj. Ĉiuj Strutoformaj evoluis el prahistoriaj flugantaj birdoj, kaj la Tinamoformaj estas la plej proksimaj vivantaj parencoj de tiuj birdoj.[4]

SubspeciojRedakti

Habitato kaj teritoriojRedakti

Ĝi estas loĝanta (nemigranta) reproduktanto en tropikaj arbaroj de malaltaj teroj, riverbordaj arbaroj, ĉiamverdaj arbaroj de malaltaj teroj, sekundaraj arbaroj,[5] kaj arbustaroj de malaltaj teroj je altitudo de 2,000 m. Ili sukcesas ankaŭ uzi klarigitajn arbarojn kaj plantejojn aŭ agrikulturan teron.[6] La Eta tinamo loĝas tra centra kaj suda Centrameriko kaj norda Sudameriko[2][7]

KutimaroRedakti

La Eta tinamo rare estas vidata en sia malhelaj, densaj arbaroj, kie tuj foriras tra la subkreskaĵaro. Ĝi povas esti lokigita pro siaj fajfaj alvokoj (mildaj, descendaj henoj; ankaŭ serioj de solaj notoj, kun plirapidiĝanta tempo fine), fare de ambaŭ seksoj. Ili manĝas semojn, berojn kaj kelkajn insektojn.

ReproduktadoRedakti

La reprodukta sezono de la Eta tinamo gamas el majo al oktobro. Ties nesto estas malgranda depresio en arbara grundo, foje kovrita per kelkaj folioj ĉe la bazo de arbo aŭ en densa arbustaro. La ino kutime demetas du brilajn malhelpurpurajn ovojn, foje nur unu. La ovogrando estas proksimume 41 al 32 mm. La ovoj estas kovataj de la masklo. La junuloj estas frumaturaj kaj povas kuri tuj post eloviĝo.

AspektoRedakti

La Eta tinamo estas proksimume 22 al 24 cm longa kaj pezas 220 g. Tiu specio estas timida, sekretema kaj soleca. Kvankam ĝi aspektas simila al aliaj surgrunde loĝantaj birdoj kiaj la koturnoj kaj la tetraoj, ĝi estas komplete nerilataj al tiuj grupoj. Tiu estas diketa birdo rekonata pro sia malgrando kaj manko de strieco. Ĝi havas nestriecan fulgecbrunan plumaron, nuance al griza en kapo kaj havas blankecan gorĝon. Ties kolo estas bruneca kaj ĝi estas cinam-sablokolora en sia ventro. La ino havas pli brilan ruĝecbrunon en siaj subaj partoj ol la masklo. Ties kruroj povas esti grizaj, olivecaj aŭ flavaj.

KonservadoRedakti

La IUCN listigas la Etan tinamon kiel Malplej Zorgiga,[6] kun loĝa teritorio de 9,500,000 km².[7]

NotojRedakti

  1. 1,00 1,01 1,02 1,03 1,04 1,05 1,06 1,07 1,08 1,09 1,10 1,11 1,12 1,13 Brands, S. (2008)
  2. 2,00 2,01 2,02 2,03 2,04 2,05 2,06 2,07 2,08 2,09 2,10 2,11 2,12 2,13 2,14 2,15 2,16 Clements, James (2007). The Clements Checklist of the Birds of the World (6 ed.). Ithaca, NY: Cornell University Press. ISBN 978-0-8014-4501-9.
  3. Gotch, A. F. (1195)
  4. Davies, S. J. J. F. (2003)
  5. American Ornithologists' Union (1998) [1983]. "Tinamiformes: Tinamidae: Tinamous" (PDF). Check-list of North American Birds (7th ed.). Washington, D.C.: American Ornithologists' Union . p. 2 . ISBN 1-891276-00-X
  6. 6,0 6,1 BirdLife International (2012). Crypturellus souiInternacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Versio 2012.1. Internacia Unio por la Konservo de Naturo. Elŝutita 16a Julio 2012.
  7. 7,0 7,1 BirdLife International (2008)

ReferencojRedakti

  • American Ornithologists' Union (1998) [1983]. "Tinamiformes: Tinamidae: Tinamous" (PDF). Check-list of North American Birds (7th ed.). Washington, D.C.: American Ornithologists' Union . p. 2 . ISBN 1-891276-00-X
  • BirdLife International (2008). "Little Tinamou - BirdLife Species Factsheet". Data Zone. Konsultita 09 Feb 2009.
  • Brands, Sheila (Aug 14 2008). "Systema Naturae 2000 / Classification, Crypturellus soui". Project: The Taxonomicon. Konsultita Feb 09 2009.
  • Clements, James (2007). The Clements Checklist of the Birds of the World (6 ed.). Ithaca, NY: Cornell University Press. ISBN 978-0-8014-4501-9.
  • Davies, S.J.J.F. (2003). "Tinamous". In Hutchins, Michael. Grzimek's Animal Life Encyclopedia. 8 Birds I Tinamous and Ratites to Hoatzins (2 ed.). Farmington Hills, MI: Gale Group. pp. 57–59. ISBN 0-7876-5784-0.
  • ffrench, Richard (1991). A Guide to the Birds of Trinidad and Tobago (2a eldono). Comstock Publishing. ISBN 0-8014-9792-2.
  • Gotch, A. F. (1995) [1979]. "Tinamous". Latin Names Explained. A Guide to the Scientific Classifications of Reptiles, Birds & Mammals. New York, NY: Facts on File. p. 183. ISBN 0-8160-3377-3.
  • Hilty, Birds of Venezuela, ISBN 0-7136-6418-5

Eksteraj ligilojRedakti