Tivadar Jakab

hungara anestezisto

Tivadar Jakab, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Jakab Tivadar estis hungara kirurgo, anestezisto, altlerneja instruisto.

Tivadar Jakab
Persona informo
Naskiĝo 16-an de februaro 1925 (1925-02-16)
en Debréte
Morto 23-an de februaro 1991 (1991-02-23) (66-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Semmelweis
Okupo
Okupo kirurgo • anestezisto • universitata instruisto
vdr

Tivadar Jakab[1] naskiĝis la  16-an de februaro 1925(nun 1925-02-16) en Debréte, li mortis la 23-an de februaro 1991 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Tivadar Jakab maturiĝis en gimnazio en Miskolc en 1944, poste li akiris medicinan diplomon en Medicina Universitato de Budapeŝto en 1951. Post la diplomo li estis praktikanto, poste asistanto (1955–1958), lektoro (1958–1972), universitata instruisto (1972–1979) en la universitata kliniko, pli poste li estis institutestro (1979–1991). Intertempe li kompletigis sian diplomon al kirurgio (1955) kaj anestezio (1959). Li kandidatiĝis (CSc) en 1965, li doktoriĝis (DSc) en 1983 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Lia edzino naskis du gefilojn.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A lyophylisálás jelentősége az érsebészetben. (kunaŭtoro, 1958)
  • A narkotikumok májkárosító hatásának klinikai és kísérletes vizsgálata. (kunaŭtoro, 1965)
  • Intenzív betegellátás. (studenta lernolibro, kunaŭtoro, 1975, 1978)
  • Fájdalomcsillapítás. (monografio, kunaŭtoro, 1982)
  • A narkotikumok májműködésre gyakorolt hatása. (disertaĵo, 1982)
  • Egészség. Az egyéni felelősség mítosza. (kunaŭtoro, 1993)

Fontoj redakti

Referencoj redakti