Tor Ulven

Tor ULVEN (naskiĝis 1953, mortis 1995) estis norvega poeto, unu el la plej gravaj de la 1980aj kaj 1990aj jaroj. Kiel ano de la modernisma movado, li ĉefokupiĝis pri la rilato subjekto-lingvo-mondo, skribante laŭ minimumisma stilo kaj sen rimoj.

Tor Ulven
Persona informo
Naskiĝo 14-an de novembro 1953 (1953-11-14)
en Oslo
Morto 18-an de majo 1995 (1995-05-18) (41-jara)
en Oslo
Lingvoj norvega [#]
Ŝtataneco Norvegio [#]
Profesio
Okupo poeto • aŭtoroverkistotradukisto [#]
Aktiva dum 1980–1995 [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Li ankaŭ verkis priliteraturajn eseojn kaj mallongan prozon.


Listo de verkojRedakti

  • Skyggen av urfuglen ("La ombro de l' prabirdo", 1977)
  • Etter oss, tegn ("Post ni, signoj", 1980)
  • Forsvinningspunkt ("Malaperpunkto(j)", 1980)