Paolo dal Pozzo Toscanelli

(Alidirektita el Toscanelli)

Paolo dal Pozzo Toscanelli (Florenco, 1397 - 10-a de majo de 1482) estis matematikisto, astronomo kaj kosmografo itala. Li estis la filo de la fizikisto Domenico Toscanelli. Li lernis matematikon en la Universitato de Padovo kaj gradiĝis en 1424 per la titolo de doktoro je medicino. Tie li amikiĝis kun la multfaka kardinalo Nikolao el Kuzo. Reveninta en sian naskurbon, li helpis Brunelleschi ĉe liaj kalkuloj por la konstruado de la kupolo de Katedralo Santa Maria del Fiore.

Paolo dal Pozzo Toscanelli
Persona informo
Aliaj nomoj Paolo fisico
Naskiĝo 21-an de aprilo 1397 (1397-04-21)
en Florenco
Morto 10-an de majo 1482 (1482-05-10) (85-jaraĝa)
en Florenco
Lingvoj itala
Ŝtataneco Respubliko Florenco
Alma mater Universitato de Padovo
Okupo
Okupo astronomo • matematikisto • bibliotekistoarkitektokuracistokartografogeografo
vdr
Paolo dal Pozzo Toscanelli.

Kun la portugala kuracisto Fernao Martíns de Roriz konversaciis pri la eblo veturi al Indioj.

Li faris observojn pri kometoj kaj kalkulis ties orbitojn. Inter tiuj estis la kometo Halley en 1456. Reale li lasis praktike neniun skribitan verkon. Oni diras, ke li sendis leteron kaj mapon al la kortego de Lisbono, detalante skizon por navigi al la Spicinsuloj irante okcidenten. Tiele supozitaj kopioj de tiu letero kaj mapo estus estinta sendita al Kristoforo Kolumbo kiu estus uzinta ĝin por sia unua vojaĝo. La letero sendita al Kolumbo estas konata nur laŭ la hispanlingva versio kiun faris el ĝi la monaĥo Bartolomé de Las Casas kaj en ĝi li parolis pri la itinero al Hindio okcidenten. La kalkuloj de Toscanelli, kiu malhavis sperton kiel kosmografo kaj neniam estis elirinta el Florenco, havigus por la Tero cirkonferencon de ĉirkaŭ 29.000 km, anstataŭ la certaj 40.000. Tiu eraro estus okazinta ĉar li baziĝis sur la eraraj kalkuloj fare de Ptolemeo. Tiu konfuzo havis du gravajn efikojn; unue, danke al tio Kolumbo povis ricevi la apogon de la kastilia regno, kiun malfacile li estus atinginta kaze esti konata la realan distancon al Cipango, ties origina celo. Due, tio permesis la identigon de la teroj de Karibio kun la insuloj de Orienta Azio, fare de la almiralo Kolumbo. Do temas pri eraroj konstruitaj sur aliaj eraroj.

Bibliografio redakti

  • Armando Cortesão, Cartografia Portuguesa Antiga, Lisboa, 1960.
  • Armando Costesão, História da Cartografia Portuguesa, 2 vols., Lisboa, 1969–1970.
  • Davidson, Miles H. Columbus then and now: a life reexamined University of Oklahoma Press, 1997 ISBN 0-8061-2934-4
  • G. Uzielli, La Vita e i tempi di Paolo di Pozo Toscanelli, Roma 1894.
  • Quinn, David B. Quinn The European Outthrust and Encounter: The First Phase C.1400-c.1700 Liverpool University Press, 1994 ISBN 0-85323-229-6
  • Markam, Clements R. Journal of Christopher Columbus (During His First Voyage, 1492–93) and Documents Relating to the Voyages of John Cabot and Gaspar Corte Real Ayer Publishing, 1972 ISBN 0-8337-2230-1
  • Rahn Phillips, Carla The Worlds of Christopher Columbus Cambridge University Press, 1993 ISBN 0-521-44652-X
  • Kern, Ralf. Wissenschaftliche Instrumente in ihrer Zeit. Vom 15. – 19. Jahrhundert. Cologne: Koenig, 2010. ISBN 978-3-86560-772-0.

Vidu ankaŭ redakti