Transilvaniaj saksoj

(Alidirektita el Transilvanujaj saksoj)

La transilvaniaj saksoj estas germanlingva minoritato en Transilvanio (nun en Rumanio). En 1930 tie vivis ĉirkaŭ 300 000 saksoj, sed ekde 1970 kaj precipe post 1990 multaj foriris al Germanio, Aŭstrio, Kanado kaj Usono. Kune kun la landleroj kaj la banataj ŝvaboj konsistigas la germanlingvan malplimulton de Rumanio. Pri ili informas Transilvania muzeo (Gundelsheim).

Transilvaniaj saksoj
etno
germanoj de Rumanio
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)


Religio



vdr
Rumaniaj lokoj (malhele) kun germanlingva loĝantaro en 1918; la vorto "Sachsen" indikas saksan loĝantaron

La lingvo redakti

 
dulingva vojsigno (romana kaj germana)

Krom la norma germana lingvo, uzata en skribo kaj en oficialaĵoj, saksoj interparolas per sia dialekto, kiu estas parto de la mezfranka dialektaro. Kvankam la dialekto forte varias inter la vilaĝoj kaj la regionoj, ĝi restas bone interkomprenebla. En la diservoj la dialekto estas uzata nur en la prediko, plej ofte eĉ ne tie.

Oni supozas, ke la saksa dialekto devenis el la mozelfranka dialektaro, same kiel la luksemburga lingvo. Tial oni supozas, ke la saksaj koloniuloj devenis el la mozela-luksemburga regiono.

Pro la kunloĝado kun hungaroj kaj rumanoj kelkaj hungaraj kaj rumanaj vortoj estis akceptitaj en la saksan dialekton.

La "sep burgoj" redakti

La germana nomo de Transilvanio, Siebenbürgen, laŭvorte signifas "sep burgoj" kaj rilatas al la sep fortikigitaj urboj de la regiono:

Ĉar vilaĝoj ne havis la rajton konstrui fortikaĵon aŭ muregon, ili protektis sin fortikigante siajn preĝejojn, kiuj okaze de milito servis kiel rifuĝejoj. Tiel ekestis la multaj fortresopreĝejoj de la regiono.

Pro la Andrea Buleo (Andreanum, Goldener Freibrief) de Andreo la 2-a de 1224 la saksoj posedis gravajn privilegiojn sur sia teritorio.

Religio redakti

Ekde la reformacio fare de la transilvania reformaciisto Johannes Honterus la saksoj estis evangeliaj. Ankaŭ tio distingis ilin de la rumana loĝantaro, kiu estas pliparte ortodoksa. Multaj eĉ malgrandaj vilaĝoj do havas du preĝejojn, evangelian kaj ortodoksan.

La transilvaniaj saksoj havas propran episkopejon, kies eklezio nomiĝas Evangelische Kirche A. B. in Rumänien (Evangelia eklezio de Aŭgsburga konfeso en Rumanio). La episkopa sidejo estas Hermannstadt.

En la tempo, kiam Transilvanio apartenis al la habsburga regno, ĝi estis la nura parto de la lando, kie protestantismo estis permesata. Tial inter 1734 kaj 1756 oni devigis plurajn milojn da aŭstraj protestantoj formigri al Transilvanio. Malgraŭ la simila lingvo la tiel nomataj landleroj, precipe en malgrandaj vilaĝoj, tenis sin aparte de la saksoj.

Vidu ankaŭ redakti