Tuhár
Tuhár, hungare Tugár estas malgranda vilaĝeto kaj municipo en Slovakio.
Tuhár | |||
---|---|---|---|
Administrado | |||
Statuso | Vilaĝo | ||
Lando | Slovakio | ||
Ŝtato | Slovakio | ||
Regiono | Banská Bystrica | ||
Distrikto | Lučenec | ||
Poŝtkodo | 985 12 | ||
Aŭtokodo | LC | ||
Telefonkodo | ++421-47-.... | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 404 (en 2 007) | ||
Loĝdenso | 19 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 48°25′40″N 19°30′30″O / 48.42778°N, 19.50833°O (mapo)Koordinatoj: 48°25′40″N 19°30′30″O / 48.42778°N, 19.50833°O (mapo) | ||
Alto | 384 m s.m. | ||
Areo | 19 km² | ||
Horzono | UTC+1 (en somero +2) | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
GeografioRedakti
Tuhár situas laŭ rojo, laŭ flankovojoj. Lučenec troviĝas je 17 km-oj.
HistorioRedakti
La loko estis loĝata jam dum la bronzepoko. La unua mencio okazis pri la samnoma rojo en 1299 en latina formo "iŭta Holochtugar", la vilaĝo en 1573 laŭ tiama hungara ortografio "Thugar". En finaj jardekoj de la 16-a jarcento la loĝantoj pagis imposton al Osmana Imperio. Fine de la 17-a jarcento Tugár iĝis kampurbo kun rajto de bazarado. En 1715 oni komputis tie 6 slovakajn familiojn. En 1776 oni komencis minadi ercojn, sed tio ne daŭris longe. En 1828 loĝis tie 801 vilaĝanoj en 118 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Tugár 549 homoj, (plejparte slovakoj). En la 20-a jarcento oni minadis tie marmoron kaj aliajn ŝtonojn. Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Nógrád (reĝa departemento), al distrikto de Gács, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Tuhár 443 homoj, (438 slovakoj).
VidindaĵojRedakti
FamulojRedakti
En la iama Tugár naskiĝis József Szilassy, hungara krongardisto.
Eksteraj ligilojRedakti
FontojRedakti
- Hungara Vikipedio