Tullio Lombardo (1455-1532) estis Itala skulptisto kaj arkitekto, kaj filo de Pietro Lombardo (1435-1515) kaj frato de Antono Lombardo (1458-1516), ĉiuj estis skulptistoj kaj arkitektoj kiel li. La familio Lombardo laboris kunaj farante skulptaĵojn por la preĝejoj kaj kreante pompajn tombojn por renomaj familioj en Italio. Edukita en la laborejo de sia patro, li aktivis kiel asistanto kune kun sia frato Antono. Lia stilo elmontras toskanan influon, kies karakterizo ankaŭ videblas en la laboraĵoj de Pietro, al kiu li akompanis al Venecio kune kun la restanta parto de la familio. Pietro elstariĝis ĉefe rilate al la funebra arto, el kie li kreis aŭtentikan klanon, sekvata de siaj du filoj: Antono kaj Tuljo. Li konkretiĝis ankaŭ skulptaĵoj en festo-strukturoj, tiel kiel la monumento al Antonio Roselli (1381-1466). Kune kun sia familio kaj sub la gvidado de sia patro, li estris la laborojn en la Preĝejo de Sankta Maria de la Mirakloj, la Granda Madono de Trevizo kaj la Preĝejo de San Salvatore, en Venecio.

Tuljo Lombardo
(1455-1532)
Itala skulptisto kaj arkitekto.
Itala skulptisto kaj arkitekto.
Persona informo
Naskiĝo 1455
en Venecio,  Italio
Morto 17-a de novembro 1532
en Venecio,  Italio
Lingvoj itala
Ŝtataneco Venecia respubliko
Familio
Patro Pietro Lombardo
Frat(in)o Antonio Lombardo
Okupo
Okupo skulptistoarkitekto
Verkoj Belluno Cathedral San Martino
Tomb of the Dodge Andrea Vendramin
vdr

Selektitaj laboraĵoj redakti

  • Statuo de Guidarello Guidarelli
  • Preĝejo de Sankta Maria de la Mirakloj, Venecio
  • Statuo en la Preĝejo de San Salvatore, Venecio, 1507, kune kun Giorgio Spavento
  • Reliefoj de la Granda Lernejo de Sankta Marko, Venecio: La kuracado de Aniano (1487-1489) kaj La bapto de Aniano (1487-1489)
  • Monumento al Doĝo Giovanni Mocenigo
  • Katedralo de Belluno
  • Altaro de la Preĝejo de Sankta Francisco, en Rovigo
  • Baziliko de la Preĝejo de Sankta Johano kaj Paŭlo: Monumento al la doĝo Pietro Mocenigo
  • Baziliko de Sankta Antono de Padovo: Du basreliefoj
  • Statuo de Adamo, 1490, Metropolita Artmuzeo de Nova Jorko
  • Tombo de la doĝo Andrea Vendramino, 1495, Baziliko de Sankta Zanipolo, Venecio
  • Kronado de la Virgulino Maria ĉirkaŭ la apostoloj, 1500, Kapelo Barnabo, Preĝejo de Sankta Johano Krizostomo, Venecio
  • Juna paro, reliefo, 1510, Ca' d'Oro, Venecio

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti