Musofagedoj

(Alidirektita el Turakoj)

Musofagedoj, bananomanĝulojturakoj formas la birdan familion de Musophagidae kaj de tie Musofagedoj (laŭlitere "banano-manĝuloj"). Ili estas duon-zigodaktilaj - nome la kvara (ekstera) fingro povas ŝanĝi malantaŭen kaj antaŭen. La dua kaj tria fingroj, kiuj ĉiam antaŭas, estas kunigitaj en kelkaj specioj. Musofagedoj ofte havas elstarajn krestojn kaj longajn vostojn; ili elstaras pro pekuliaraj kaj unikaj pigmentoj kiuj havigas al ili brilajn verdajn kaj ruĝajn plumojn.

Granda blua turako
Corythaeola cristata

Tradicie tiu grupo estis lokigita kun la kukoloj en la ordo Kukoloformaj, sed la taksonomio Sibley-Ahlquist levas tiun grupon al plena ordo Musofagoformaj. Oni proponis, ke ili estu kunigitaj al Hoacino kaj aliaj vivantaj birdoj[1] sed tio estis poste pridisputata.[2]

Ekologio kaj kutimaro redakti

Musofagedoj estas mezgrandaj arbaraj birdoj endemiaj de subsahara Afriko, kie ili loĝas en arbaroj [3], ĝangaloj kaj savanoj. Ties flugmaniero estas milda, sed ili kuras rapide tra la arbara kanopeo. Ili manĝas ĉefe fruktojn kaj je malplia etendo foliojn, burĝonojn kaj florojn, foje prenante malgrandajn insektojn, helikojn kaj limakojn. Male al tio, kion la nomo povus sugesti, ili ĝenerale ne manĝas bananojn kaj ŝajne ili tute ne uzas la plantojn de la genro Musa kiel manĝo.

Kelkaj specioj redakti

Notoj redakti

  1. Hughes & Baker (1999)
  2. Sorenson et al. (2003)
  3. ekzemple : knajsna turako - Tauraco corythaix, Knajsnaj-amatolaj montarbaroj