Kompanio kun limigita respondeco

(Alidirektita el UAB)

Kompanio kun limigita respondeco (Klr; en pluraj aliaj lingvoj nomate "Societo kun limigita respondeco", mallongigo ekzemple germane GmbH, angle LLC aŭ WLL aŭ Ltd, france SARL, hungare Kft, portugale Ltda) estas komerca asocio, apartenanta al kapitalaj asocioj. Ĝi estas leĝa personaĵo de la privata juro, en kiu per depono de kapitalo partoprenas aliaj leĝaj aŭ naturaj personoj. Temas pri organiza formo de firmao.

Kiel leĝa personaĵo, la kompanio (respektive "societo") kun limigita respondeco memstare havas rajtojn kaj devojn: ĝi povas aĉeti posedaĵon, interkonsenti kontraktojn kaj en juraj kortumoj akuzi aŭ esti akuzata. Kiel indikas la nomo, la societo respondecas aŭ garantias pri siaj agoj nur ĝis la sumo de sia societa kapitalo, sed ne per la privata posedaĵo de la unuopaj societaj membroj. La fondon, funkcion, malfondon kaj aliajn priskribas lokaj, naciaj leĝoj.

Fondiĝo redakti

Por la fondo de Klr, la ŝtato preskribas kondiĉojn. Tiel la nominala kapitalo devas esti en Germanio minimume 25 000 eŭroj (en Aŭstrio 35 000 eŭroj, en Hungario 3 000 000 forintoj ~12 400 eŭroj) kaj duono de tio oni devas kiel monon enpagi. La alia duono povas esti nemoveblaĵoj, moveblaĵoj (aŭto, komputilo), kiun oni transdonas, enportas kiel propran kapitalon al la Klr. La ŝtato povas preskribi kondiĉojn pri minimuma aldono, partopreno de fondintoj, gvidonto. La gvidanto respondecas, elektas kaj retiras la entreprenan kunvenon.

Funkcio redakti

La Klr-oj funkcias laŭ la naciaj leĝoj, kiuj antaŭskribas la impostpagajn devojn kaj aliajn farendaĵojn de la Klr kaj aliaj entreprenaj tipoj.

Malfondo redakti

Krom nesolventeco, Klr povas esti malfondata per entreprena decido. La malfondon oni povas anonci ĉe la konvenaj instancoj, kiuj laŭnecese nomumas likvidistojn al la firmao.

Organo redakti

En la entreprena kunveno oni povas elekti kaj kontroli la gvidantaron. Ĉe voĉdono en la kunveno en Germanio, 1 voĉo validas je 50 Eŭra entreprena proporcio.

En Germanio, oni devas permesi la funkciadon de kontrolkonsilio en Klr, kie laboras pli ol 500 laboristoj (ĉe kelkaj malpezindustria sektoro jam ekde 100 dungitoj). En Aŭstrio oni devas formi kontrolkonsilion ekde la nominala kapitalo de 70.000 eŭroj aŭ ekde 300 laboristoj. Por la elekto kaj funkcio de la konsilio varias la leĝoj laŭ landoj, en ĝi partoprenas gvidantoj de Klr kaj reprezentantoj de la laboristaro. La kontrolkonsilio kontrolas la gvidantaron, sed – male al Akcia Kompanio (AK) – ne havas rajton forigi ilin.

Historio redakti

La Klr-j estis fondeblaj post apero de la Klr-leĝo en Germanio la 20-an de aprilo en 1892. Post la enradikiĝo de tiu formo en Germanio, disvastiĝos la koncepto dismonde, unuafoje en Portugalio en 1917, poste en Brazilo en 1919, en Ĉilio en 1923, en Francio en 1925 kaj pliaj landoj.

Ekvivalentoj en aliaj landoj redakti

En kelkaj landoj, ekzemple Litovio kaj Japanio, ekzistas variantoj de akcia kompanio, kiu havas ekvivalentan rolon al Klr.

En Japanio ekzistis propra juro por Klr-oj, sed ekde 1-a de majo 2006, oni ne povas fondi novan Klr-on pro abolicio de la Juro pri Klr. Ekzistintaj Klr-oj estis ŝanĝitaj aŭtomate al Esceptaj Kompanioj kun Limigita Respondeco (subklaso de Akcia Kompanio).

En Litovio ekzistas fermitaj akciaj kompanioj, kiuj havas maksimume 250 akciulojn kaj kies akcioj ne estas publike komercataj.

Nomoj respektive formoj laŭ unuopaj ŝtatoj redakti

  • Aŭstrio, Germanio, Liĥtenŝtejno kaj Svislando (do Germanlingvio): Gesellschaft mit beschränkter Haftung (GmbH, "societo kun limigita respondeco")
  • Belorusio: Тaварыствa з абмежаванай адказнасцю (TAA)
  • Belgio: Besloten Vennootschap met Beperkte Aansprakelijkheid (BVBA, "fermita asocio kun limigita respondeco"), société privée à responsabilité limitée (SPRL, "privata societo kun limigita respondeco")
  • Bosnio-Hercegovino: društvo s ograničenom odgovornošću (d.o.o.)
  • Brazilo: Sociedade Limitada (Ltda, "limigita societo")
  • Britio: Limited Company (Ltd.)
  • Bulgario: Дружество с ограничена отговорност (ООД)
  • Ĉeĥio: Společnost s ručením omezeným (s.r.o.)
  • Ĉinio: Yoŭian GongSi (有限公司)
  • Danio: Anpartsselskab (ApS)
  • Francio: Société à Responsabilité Limitée (S.à r.l.SARL)
  • Grekio: Εταιρεία Περιορισμένης Ευθύνης (Ε.Π.Ε.)
  • Hispanio: Sociedad de responsabilidad limitada (S.L.)
  • Hungario: Korlátolt felelősségű társaság (Kft.)
  • Italio: Società a responsabilità limitata (s.r.l.)
  • Japanio: Jūgen-gaiŝa (有限会社)
  • Kazaĥio: Жауапкершілігі шектеулі серіктестік (ЖШС)
  • Kroatio: društvo s ograničenom odgovornošću (d.o.o.)
  • Litovio: Uždaroji akcinė bendrovė (UAB, "fermita akcia komunaĵo/asocio")
  • Nederlando: Besloten vennootschap (B.V., "fermita asocio")
  • Polio: Spółka z ograniczoną odpowiedzialnością (Sp. z o.o.Spółka z o.o.)
  • Portugalio: Sociedade Limitada (Ltda)
  • Rumanio: Societate cu raspundere limitata (SRL, "societo kun limigita respondeco")
  • Rusio: Общество с ограниченной ответственностью (OOO)
  • Serbio: Društvo sa ograničenom odgovornošću (d.o.o.)
  • Slovakio: Spoločnosť s ručením obmedzeným (s.r.o.)
  • Slovenio: Družba z omejeno odgovornostjo (d.o.o.)
  • Turkio: Limited Şirket
  • Ukrainio: Товариство з обмеженною відповідальністю (ТОВ)
  • Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj: Limited Liability Company (LLC)
  • Usono: Limited Liability Company (LLC)

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti