Ubonratĉathani, taje อุบลราชธานี estas universitata urbego, kaj provinca kaj distrikta ĉefurbo en orienta Tajlando. Loke kaj pli mallonge estas Ubon.

Ubonratĉathani
Thesaban Nakhon
Administrado
Poŝtkodo 34000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 79 023  (2014) [+]
Loĝdenso 2 721 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 15° 14′ N, 104° 52′ O (mapo)15.228055555556104.85944444444Koordinatoj: 15° 14′ N, 104° 52′ O (mapo) [+]
Alto 125 m [+]
Areo 29,04 km² (2 904 ha) [+]
Horzono UTC+07:00 [+]
Ubonratĉathani (Tajlando)
Ubonratĉathani (Tajlando)
DEC
Ubonratĉathani
Ubonratĉathani
Situo de Ubonratĉathani

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ubon Ratchathani [+]
vdr
Universitato en Ubonratĉathani
Mapo pri Tajlando, kie estas trovebla Ubonratĉathani plej oriente kiel Ubon Ratchathani

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Ubonratĉathani situas en orienta parto de la lando sur montetaro ĉe alfluanta rivero de Mekongo. Bankoko troviĝas je 497 km-oj [1].

Historio redakti

 
Monumento en Ubonratĉathani
 
Statuo en Ubonratĉathani

Ubonratĉathani estis fondita en la malfrua 18-a jarcento. En 1792 ĝi iĝis provinca ĉefurbo. La grandurbo estis atakita fare de francaj trupoj en 1940. Ubon estis grava dum la 2-a mondmilito, kiam japanaj trupoj fondis militkaptitejon. Memore al la loko britaj militkaptitoj konstruis monumenton, por memori al la loĝantaro, kiuj helpis al britoj. Dum la Vjetnamia milito Usono havis aerbazon, kiu nun estas ankaŭ du-uza komerca flughaveno.

Ekonomio redakti

Ubonratĉathani estas grava komerca centro por rizoj, brutaro, porkoj, sukeroj, lignoj, kotonoj kaj tabakoj.

Trafiko redakti

Ubonratĉathani estas finstacio de la fervojo el Bankoko ekde 1930. La urbego havas 4 gravajn vojojn (al Laoso, Bankoko, kaj aliaj urboj) kaj flughavenon.

Klimato redakti

Ubonratĉathani troviĝas en la tropika klimato. La pluvsezono aŭ musonosezono daŭras de majo ĝis oktobro. La ceteraj monatoj apartenas al la seka sezono, tiam malpli pluvas, sed en decembro kaj januaro apenaŭ pluvas. En la jaro pluvas resume 1582 mm. La averaĝa temperaturo estas 27 °C, laŭmonate la temperaturo ŝanĝiĝas inter 22-42 °C.

 
Nokta bazarado en Ubonratĉathani

Vidindaĵoj redakti

  • filio de nacia muzeo
  • pluraj preĝejoj, ankaŭ moskeo
  • budhana arbarmonaĥejo

Fontoj redakti