Universala Esperanto-Metodo

instruverko por memlernantoj de Esperanto
Estas neniuj versioj de ĉi tiu paĝo, do ĝi eble ne estis kvalite kontrolita.

Bensona Universala Esperanto-Metodo estas instruverko por memlernantoj de Esperanto kun ampleksa legolibro, verkita de William Sol Benson kaj eldonita en 1932 de Benson School of Esperanto en Newark, New Jersey, Usono.

Tiu libro estis rigardita kiel tro multkosta en Eŭropo dum la Granda Depresio.[1]

Priskribo

redakti

La 559-paĝa libro enhavas

  • Kompletan rektan lernolibron
  • Ampleksan ilustritan legolibron
  • Universalan multlingvan bildvortaron

Ĉio kompletigita per 11.000 bildoj, 100 listoj de samspecaj vortoj, 2 plenpaĝaj tabeloj de la prononcado de la Esperanto-alfabeto en 36 lingvoj kaj 5 plenpaĝaj tabeloj de korelativoj en 36 lingvoj.

Enhavo

redakti

Unua parto

redakti

(p. 6-90) Ĝi prezentas per rekta bildmetodo la gramatikon, vortojn kaj frazkonstruon.

 
 La lernanto nur legas la subskribojn sub la bildetoj kaj tiuj jam mem kondukas lin tra la tuta lingvo en simpla kaj natura maniero. Jam en la komenco li lernas ne nur vortojn kaj diversajn kombinojn de vortoj, sed ankaŭ gramatikajn regulojn; kaj li aplikas tiujn lernitajn vortojn kaj regulojn dum sia propra verkado de frazoj. 
— El Antaŭparolo

Ĉiuj vortoj estas esprimitaj per bildoj (la aŭtoro de la desegnoj ne estas menciita) kaj sammaniere ankaŭ la gramatikaj reguloj. En la deka leciono jam aperas rakontoj sub bildoj (Cindrulino), en la lasta leciono eĉ tekstoj sen bildoj. Fine oni trovas anekdotojn kaj tabelon de korelativoj en 36 lingvoj.

Krestomatio

redakti

(p. 93-228) Ĝi enhavas interesajn legaĵojn de 135 mallongaj rakontoj transprenitaj el diversaj gazetoj (Lingvo Internacia, Heroldo de Esperanto, Esperanto-Junularo, Literatura Mondo k.a.). Kelkaj estas originale verkitaj, aliaj tradukitaj el aŭtoroj gloraj (Tolstoj, Turgenev, Lessing, Maupassant, Prus, Jókai, France, Grimm, London, Ibanez, Karinthy) kaj malpli konataj aŭtoroj de diversaj nacioj. Ĉiuj kun ilustraĵoj.

Universala Vortaro

redakti

La tria parto enhavas alfabete ordigitajn vortojn kompletigitajn per desegnoj, kiuj kutime sufiĉas por klarigi la sencon. Nur ĉe vortoj abstraktaj, kiujn desegni ne estas facile, aperas traduko en 40 lingvoj. Ekzemple ĉe la vortoj abomena, aborti, acida, aĉeti, admiri, admoni, adreso, adulti, aero, afabla, afero, agi ktp.

Listo de samspecaj vortoj

redakti

La kvara parto (p. 539-554) estas vortaro laŭ jenaj temoj: Adverboj, Agrikulturo, Alkoholo, Amfibioj, Amuzoj, Anatomio, Aparatoj, Arboj, Arĥitekturo, Armiloj, Arto, Astronomio, Atmosfero, Bakaĵoj, Bestoj, Birdoj, Dancoj, Ejoj, Elektro, Familio, Fervojo, Fiŝoj, Fiziko, Fiziologio, Floroj, Fluidoj, Formo, Fotografio, Fruktoj, Gasoj, Grenoj, Grupo, Herbo, Homo, Homaj Ecoj, Ĥemio, Insektoj, Interjekcioj, Juveloj, Kapvestoj, Koloroj, Komerco, Konjunkcioj, Kuiri, Kvalitoj, Laboroj, Lingvo, Lumo, Malsanoj, Manĝoj, Matematiko, Mebloj, Medicino, Metaloj, Mezuroj, Mikroboj, Milito, Mitologio, Moluskoj, Monatoj, Mono, Morto, Muziko, Navigado, Nuksoj, Numeraloj, Okultismo, Okupoj, Optiko, Piedvestoj, Poezio, Regado, Religio, Reptilioj, Ripozo, Sciencoj, Sezonoj, Sonoj, Vestoj, Veturi.

Indekso

redakti

Fine de la libro troviĝas (p. 555-559) ĉiuj temoj kaj artikoloj en la libro. Bedaŭrinde ĉe la tradukoj estas menciitaj tradukistoj, sed ne originalaj aŭtoroj, kio estis tiutempa kutimo ankaŭ en gazetoj. (Ĉe la tradukoj mem jam la aŭtoroj troveblas.)

Recenzoj

redakti
 
 Eksterordinare rimarkinda verko. Arego da bildetoj, instruas E-on (prksm. 11 000).

La libro konsistas el 4 partoj: Metoda instruo, krestomatio, vortaro, listoj da samspecaj vortoj (ekz : ĉiuj adverboj, konjunkcioj [afiksoj troviĝas en la vortara parto]), adverboj ktp. kaj vortoj pri agrikulturo, anatomio ktp., kaj metaloj, reptiloj . . . ktp. Tiu lasta parto estas sola senbilda. En la unua parto estas uzataj 36 lingvoj por klarigi la prononcadon de la E-alfabeto kaj por klarigi la komprenon de korelativaj (Zamenhofaj) vortoj. Alie la metodo estas absolute senpera t. e. sen uzo de periga lingvo. Ĝi progresas de simplaj vortoj de videblaj objektoj al vortgrupoj, enkondukante samtempe la plej oftajn verbojn per trafaj frazoj. Akuzativo: tuj post komenco (mi forte konsentas!); personaj pronomoj: je unufojo (mi ne konsentas), por klarigo de prepozicioj: speciala zorgemo per bildetoj kaj trafaj esprimoj, por la afiksoj oni trovas la plej taŭgajn paradigmojn. Neniu instruisto bezonas plu cerbumi. — Entute la metodo estas moderna: senpera, sengramatika, iutuiciiga, paroliga, . . . ni ja konas sufiĉe la hodiaŭan manieron instrui lingvon; sed ne la libro povas tion plenumi, ĉiam nur la instruisto efektivigas la metodon, kiu ne estas lernebla, sed dependas de instruista talento. Tial ankaŭ la tiaj metodaj libroj ne taŭgas por la meminstruo, ili estas nur bona direktilo — se ili estas bonaj — por la instruisto. Same je nia verko; ĝi ne estas lernolibro por la mano de komencantoj aŭtodidaktaj. La valoro de la verko, laŭ mia opinio, entute ne kuŝas en la metoda parto, sed 1. en la unikeco de la tutaĵo, 2. en la enciklopedia instruo. La dua parto — krestomatio — estus por si mem sufiĉe granda legolibro. Preskaŭ ĉiuj malnovaj kaj novaj E-gazetoj estas eluzitaj. Poemoj ankaŭ troviĝas. La miniaturaj bildoj amuzas kaj interesas la leganton. En la tria parto — vortaro - la vortoj estas difinitaj per E-teksto (laŭ Kabe- kaj Boirac-vortaroj), per bildoj ilustritaj kaj krom tio ofte tradukitaj en 40 lingvojn (speciate abstraktaĵoj). Ĝi enhavas la 4000 radikojn aprobitajn de la Lingvo-Komitato kaj 1510 aliaj sciencajn kaj teknkajn vortojn; krom tio multajn kunmetitaĵojn, do estas vere universala. Pri la kvara parto sufiĉas la rimarko en la komenco. Estas memkompreneble, ke oni povus trovi prigruniblaĵojn en tia unika verko. Ĉu ĉiuj bildoj estas trafaj, estas la plej grava demando pri tiu ĉi vera bildverko? Mi sincere respondas: jes. Ĉu ili elvekas en ĉiu cerbo la celitan, la saman ideon? certe ne; multaj eĉ estas veraj bild-enigmoj. Sed estas ja facile elveki la ideon "muso“, „tablo" k. s. per bildo, jam malfacile estas bildigi la vorton „abismo“, despli ĉe abstraktoj. Tamen la bildoj ĉiam instruas, inspiras, surprizas, amuzas. Eminenta estas la enciklopedia valoro de la verko, ĝis nun tiaspece ne ekzistanta en la E verkaro. Premu la libron en la manon de klerema homo kaj li ricevas inciton lerni Esperanton. Ekzemple, vi serĉas la vorton „papo" vi trovos sufiĉe bonaju portretojn de 4 famaj papoj. Tiamaniere vi povas konatiĝi kun kelkaj famaj inĝenieroj, revoluciistoj, iniciatoroj, socialistoj ktp. — kiel praktike uzeble por krucvortenigmoj! La libro ne nur estas interesa kaj instrua por Esperanton-instruanto, por perfektiĝema esp-isto, sed ankaŭ por ĉiu klera homo. Preseraroj ekzistas, ekz.: polpo (polipo), pĝ. 27, nergens — la germana esprimo por „nenie" p. 90, sultro (ŝultro) 501, k. s. — Strange estas la formo „ĉesiĝas" en la frazo: doloro ne ĉesiĝis (p. 77); verŝajne uzata kiel la vorto „fini“ (la teatraĵo finiĝas); sed „fini“ estas transtiva verbo dum „ĉesi- estas intransitiva. Paĝe 164 mi trovis la indikon

pri konstrudaŭro de lumturo: 280-299, kvankam la tempo estas antaŭ Krisfnasko (korekte: 299-280). 
— Ludw. Siedl. Aŭstria Esperantisto (revuo) n.98 (jun 1933)
 
 Tiu monumenta kartonita libro enhavas kvar partojn. La unua donas la gramatikon laŭ bilda metodo kun klarigoj sisteme orditaj, la dua parto estas la krestomatio prezentanta grandan kvanton de elektita materialo ĉerpita el ĉiuj fotitoj. La tria parto estas vortaro de la Esp. radikoj klarigataj le per bildoj. 2e per teksto esperanta, 3e se necese, per traduko en 40 lingvojn. La kvara parto estas kompilado de samspecaj vortoj en 100 listoj.

La tuta verko prezentas grandegan sumon de laboro kaj estas neelĉerpebla lingvo-trezoro prezentita al la Espetantisto, kiu, eĉ se progresinta, certe ankoraŭ trovos en ĝi ion lerneblan. La bilda metodo havas tiun avantaĝon, ke ĝi estas grandega helpo por la memorigado de ne oftaj vortoj. Ekestas «asocio de ideoj» inter la vidita bildo kaj la legita teksto kaj la rememoro eslas des pli faciligata. Pri la korelativoj, D-ro Benson eltrovis la historion pri S-ro IKTI I kaj S ino ĈINENI kaj rakontas ke «pro AMO /AL/ ES-A-U/OM-EL-E mortis». En alia historio pri la lando de la naŭ dioj kaj kvin gereĝidoj, la signifo de ĉiuj kunmetaj elementoj estas interese klarigata tiel, ke la lernanto facile memoras. tiu mnemoteknika metodo uzata en kursoj agrabligos ia lecionon kaj interesas la lernantojn pri tiu iom seka parto de la gramatiko. Estus mirige se en tia kolosa laboro ne troviĝus kelkaj eraretoj: ni citu p. 238 «aktuale » ne signifas o efektive » sed « nune  » . P. 242 « profesionala » (sub « amatoro  » ) por « profesia ». 326 « geniulo » por « ĝenulo » (sub ĝenimalhelpi) « geniajn » por « ĝenaĵo ». P. 278 « denuncinto » por «denunculo». La traduko en 40 lingvoj estas grandega entrepreno kaj ni nur bedaŭras, ke por la Nederlanda lingvo ĝi ne estas ĉie egale prizorgita. La distingo inter holanda n-ro 10 kaj flandra n-ro 30, — du nomoj por fakte unu lingvo — kondukas al arbitra erariga diferencigo de multaj tradukoj, kaj en aliaj la vortoj proponitaj estas simple ripetadoj de sinonimoj. Kelkaj ekzemploj: Festeno: Ho smullen, Fl. bankelteeren, libera: Hol. vrij, Fl. vrank, konsili: Hol. raadgeven, Fl. raden, fidi: Hol. vertrouwen, Fl. zich vertrouwen ;fidela: Hol. oertrouiuen, Fl. trouw; treni: Hol. slepen, Fl. treken - precipe: Hol. vooral, Fl. voornamelijk; tritiko: Hol. weit, Fl. weit; montri: Hol. vertoonen, Fl. toonen

Resume D-ro Benson plenumis {"fiŝtanta” klopodon por provizi la Esperantistaron per nova instruilo, kiu eninteligentaj manoj kondukos al mirigaj rezultatoj. Ni gratulas lin pro lia entreprenemo kaj deziras al la verkego la sukceson, kiun gi plenrajte meritas. 
— Belga esperantisto n199 (jan-feb 1933)
 
 Jen granda verko en kvin partoj.

(I) Plibonigita formo de la konata Universala Esperantistigilo, kun klarigo pri la Esperanta alfabeto kaj traduko de la Korelativa Tabelo en 36 lingvoj, kaj 90 riĉe ilustritaj paĝoj da instruo rektmetoda. (II) 137-paĝa Krestomatio, kun pli ol 200 legaĵoj, kaj kurioza originala novelo kun 77 bildoj. (III) Kvarkolumna Vortaro de 5,500 radikoj kun ilustraj frazoj kaj 8,000 bildoj, kaj kun traduko de multe da vortoj en 40 lingvoj. (IV) Cent Listoj de Vortoj Samspecaj. Ekz. sub sonoj troviĝas listo de 64 sonoj diversaj. (V) Indekso al la enhavo de la tuta libro. Entute, la volumo enhavas 559 paĝojn dukolumnajn (16xX 23 cm.) kun 11,000 bildoj. Fari justan juĝon pri tia verkego estas tre malfacile. Ĝia granda amplekso mem malhelpas, ke oni ĉion vidu, kaj pli facile estus prijuĝi ĉiun parton kiel libron apartan. Efektive, pro la amaso da materialo prem-pakita en ĉiun paĝon —vera embaraso de riĉaĵo —la libro aspektas iom peza (eble ankaŭ pro literspeco iom malnovstila). Neniu, kiu konscias la vastan amplekson de la enhavo, kaj la grandegan elspezon da tempo, pacienco, kaj mono, kiun ĝia preparo nepre kostis, povas plendi pri la alta prezo. Ĉe Parto I oni rimarkas kelkajn verajn plibonigojn de la antaŭa Esperantistigilo, kiu estis mem unikaĵo. Ĉe la Vortara parto la difinoj ĝenerale estas bonaj; tamen ne senescepte. Ekzemple, la tradukoj de konsekvenc, aktual, konvenci, estas eraraj, kaj de ver, vulgar, pedant ne tute kontentigaj. Troviĝas vortoj dube utilaj (ekz., georgino > dalio). Oni povas forte miri pri la apero kaj eĉ la bildigo de kelkaj aferoj, kiujn oni ordinare juĝus nekonvenaj ekster libro medicina. Preseraroj estas malmultaj: notinda estas antaŭ ol anst.antaŭe (p. 230). Fine oni povas demandi al si: Kion celas la libro? Por uzo en kursoj ĝi estas tro kosta. Eĉ la izolitan lernanton ĝi apenaŭ povus helpi tiel trafe, kiel lernolibro aŭ vortaro nacilingva. Eble la verko estus ne nur pli facile taksebla, sed ankaŭ pli utiligebla, se la kvar partoj estus vendeblaj aparte, anstataŭ nur en unu volumego.

Ĉiuokaze, la libro estas verko monumenta, rimarkinda, kaj tre interesa, kiu meritas lokon en ĉiu grupa biblioteko, kaj en la propra biblioteko de ĉiu, kiu povas ĝin aĉeti. 
— La Brita Esperantisto - Numero 336, Aprilo (1933)

Referencoj

redakti
  1. La Brita Esperantisto - Numero 336, Aprilo (1933); Aŭstria Esperantisto (revuo) n.98 (jun 1933)

Eksteraj ligiloj

redakti