Universala lingva kodo

pasigrafio kreita de instruisto Linxiang Wang

Universala lingva kodo estas pazigrafio kreita de instruisto Linxiang Wang. Temas pri verŝajne unua planlingva projekto de Ĉinio, la projekto akiris ĉinan patenton kun jena resumo: "ĝi estas mondlingvo neparolebla kaj rekonebla de ĉiuj, estas unuiĝa kodada metodo de diversaj lingvoj en la mondo, ĝi ebligas interŝanĝi ĉiujn lingvojn. Ĝi povas sendita kaj transdonita, ricevita kaj rekonita pere de fingroj, ekrano, ciferoj, koloroj, flago kaj aliaj modernaj komunikiloj. Ĝi eble solvas interkomunikadan problemon de diverslingvanoj kaj surd-mutuloj, ĝi tre taŭgas al internacia kunveno. Ĝi povas realigi ‘Universalan tradukilon’ kaj ‘Tradukmaŝinon lingvan.’

La aŭtoro diskutas la necesecon de universala lingvo, konsiderante ke lingvo nur estas kodo kaj simbolo. Por ĉiuj popoloj de la mondo estas komuna la ciferoj kaj koloroj, kiuj fakte rekte ligas kun iuj nocioj. Oni povas esprimi universalan signifon per kolora sign-kodo, kiu ja estas “universala lingva kodo,” kiu funkcias dekume. Ĉar la ciferoj kaj koloroj el universala lingva kodo jam donis al homaro iun komunan, kaj ciferoj (1.2.3.4...9.0) ĉiuj havas diversajn formojn, muziko kaj bildo estas “internacia lingvo.” Tiel kolora sign-kodo, ciferoj, muziko kapable elvokas en diversetnanaj koroj jen kvin komunajn flankojn: cifero, koloro, sono, formo, signifo. La nocio konsistanta el ĉi kvin elementoj fontas el datumoj de diversaj sciencoj kaj komunaj scioj de ĉiuj etnoj. Lau ĉi principo ni povas doni al ofteuzita kodo plifacile memoran formon. Sur la bazaj kodoj oni povas aldoni ciferojn por fari novajn kodojn, kaj la longeco de kodo eble varias laŭbezone.

Ĉar la kodoj baziĝas sur nocioj, kiuj estas komuna al ĉiuj popoloj. Tial la kodo povas kiel interlingvo de universala tradukilo, aŭ nome perkomputila traduko. Pere de helpo de komputilo kaj aliaj iloj la kodo povas jene interkomuniki:

a. kodo - kodo. taŭga al homoj konantaj la kodon. b. kodo - vorto. la kodo kiel peranto de du lingvoj. c. vorto - vorto. la kodo kiel peranto de traduko. d. lingvo - lingvo. la kodo kiel interlingvo de perkomputila traduko. e. lingvo - lingvoj. la kodo kiel interlingvo de multlingva traduko.

La aŭtoro argumentas, ke lia projekto estas plifacile memorebla ol aliaj lingvoj kaj planlingvoj, kaj kiujn li mem ne konas. ĉefkaŭze eblas, ke la autoro ne scias aliajn projektojn, eĉ Esperanton.

Reguloj de kodado redakti

(1) Origina signif-kodo: a. kolora kodo: 111 (ruĝa) danĝero; 333 (flava) puno. b. cifera kodo: 123 laŭorde; 321 komencu; 531 fundamento. c. kvanta kodo: 54 ludkarto; 136 ĉina karto; 361 Go. d. internacia festo: 326 pasko; 41 malsagula festo. e. komuna datumo: 365 jaro; 1939 la dua mondmilito; 6023 fiksa.

(2) Forma signif-kodo: 010 okuloj; 303 oreloj; 101 buŝo; 060 nazo; 070 brovo.

(3) Korpa kodo: 7878 pagu! 555 rifuzi.

(4) Forma kaj Sona kodo: 1510 nombru! 0105 silentu! 9413 postvivi.

(5) Muzika kodo: 3471 duona; 1769 muzika simbolo; 3741 malfacila.

(6) El fremdlingva kodo: 30 necesejo; 7112 lado; 74 taksio; 84 buso.

(7) Imaga kodo: 723 varii; 888 ĉeno; 828 nodi.

(8) Laŭbezona kodo: 7000 sep kontinentoj; 7100 Azio; 7101 Ĉinio; 7180 Azia sporta kunveno.

(9) Laŭkategoria kodo: 5050 manĝi, 5051-5019 povas kodi dek manĝaĵoj.

(10) Komputila kodo: 177 elviĉi; 044 mono.

Jen kelkaj kodoj: 01 mi; 011 ni; 02 vi; 022 vi; 03 li; 033 ili; 0123 ĉiuj; 1200 monato; 1211 novembro; 2400 horo; 2420 la 20-a horo; 600 minuto; 630 duona horo; 5050 manĝi; 5060 trinki; 5070 ĝoji; 5080 ludi; 5010 vivi; 5020 maljuni; 5030 malsani; 5040 morti; 5090 ripozi; 910 dek; 920 cent; 075 esti; 045 pravu; 121 iri; 313 fluanta akvo; 8558 telefono; 0109 al, tial, ĉar; 1040 en; 1050 sur; 1070 por; 310 vespero; 0131 bonan matenon; 3109 bonan vesperon; 515 bonvenu; 1421 mi tre ĝojas konatiĝi kun vi; 1427 devas daurigi nian amikecon!

Vidu ankaŭ redakti