Usona Servokomitato de la Amikoj

kvakera organizaĵo

Usona Servokomitato de la Amikoj (angle American Friends Services Committee, konata akronime AFSC) estas organizaĵo aligita al la Religia Societo de Amikoj (Kvakerismo) por disponigi humanitaran helpon kaj labori por socia justeco, paco kaj repaciĝo, homaj rajtoj, kaj la forigo de la mortopuno [1]. La grupo estis fondita en 1917 per la klopodoj de usonaj membroj de la Religia Societo de Amikoj kaj por helpi civilajn viktimojn de milito [2].

Usona Servokomitato de la Amikoj
emblemo
organizaĵo • kristana organizaĵo
Komenco 30-a de aprilo 1917 vd
Lando(j) Usono vd
Sidejo Filadelfio
Retejo Oficiala retejo
Jura formo organizaĵo laŭ 501(c)(3)
vdr

Ĉar kvakeroj tradicie kontraŭbatalas perforton en ĉiuj formoj per rifuzado partopreni en la militistaro , la origina misio de la AFSC estis disponigi konsciencan obĵeton (CO) al milito kun la celo de konstruado de alternativoj al militservo [3]. En 1947 AFSC ricevis la Nobel-premio pri paco kune kun la brita Friends Service Council, nuntempe konata kiel Quaker Peace and Social Witness, nome de ĉiuj kvakeroj en la mondo [4].

Referencoj redakti

  1. Origin of AFSC Arkivigite je 2010-12-09 per la retarkivo Wayback Machine by former AFSC Archivist Jack Sutters
  2. H. Larry Ingle (2016). “'Truly Radical, Non-violent, Friendly Approaches': Challenges to the American Friends Service Committee”, Quaker History 105 (Spring), p. 1–21. doi:10.1353/qkh.2016.0004. 
  3. Origin of the American Friends Service Committee (2010-03-29). Arkivita el la originalo je 2016-04-21. Alirita 2016-07-01.
  4. Nobel Peace Prize (2010-04-10). Alirita 2016-06-28.

Eksteraj ligiloj redakti