Uzantino:EwkaC/provejo
Altaro de Veit Stoß (pole: Wit Stwosz) aŭ Maria Altaro – altaro al la endormiĝa forpaso de Maria, pli precize retablo de la ĉefa altaro de Mariapreĝejo en Krakovo, verko de Nurenbergano Veit Stoß skulptita inter 1477 kaj 1489 jaro. Ĝi estas unu el la plej imponaj malfrugotikaj skulptaĵaroj en Eŭropo[1].
Historio redakti
En 1442 jaro terenfalis volbo de Mariapreĝejo en Krakovo kaj pro tio ruiniĝis ĉefa altaro en la preĝejo. Tuj post detruo de la altaro oni komencis kolekti monon por la nova[2].
Veit Stoß venis al Krakovo en 1477 jaro invitita per krakova loĝantaro. Li komencis skulpti altaron 25-an de majo 1477 jaro, la tutaĵo estis finita post 12 jaroj. La urba konsilantaro estis tiel kontenta pro la laboro de skulptisto, ke en 1483 jaro ĝi donis al la majstro privilegion por ne pagi impostojn[3]. En tiu jaro estis jam pretaj ĉefaj skulptaĵoj. En 1485 jaro oni komencis origadon de la altaro[4].
En aŭgusto de 1939 oni decidis diskonstrui la altaron. La skulptaĵojn oni transportis al urbo Sandomierz kaj kaŝis en tiamaj katedralo kaj seminario. La altara ŝranko estis kaŝita en Krakovo. Malgraŭ tio en 1940 jaro altaro estis fortransportita pere de Naziaanoj al Nurenbergo. La altaro revenis al Pollando en 1946 jaro[5]. Ĝi estis prezentata en la reĝa kastelo sur Vavelo, en 1957 revenis al la Mariapreĝejo[6]
En 2015 jaro komenciĝis kompleksa konservado de la altaro. La laboro daŭris ĝis 2021 jaro[7].
Priskribo redakti
La altaro estas skulpita el tri specjoj de ligno: la konstruaĵo estas farita el kverkaĵo, fono malantaŭ la skulptaĵoj estas el ligno de lariko kaj la skulptaĵoj - el tilia ligno[1]. La alteco de la altaro estas preskaŭ 14 metrojn, kaj ties larĝeco - pli ol 10 metrojn[2]. La altaro enhavas pli ol 200 skulptaĵojn, plej grandaj el ili altas pli ol 3 metrojn[5].
la altaro estas poliptiko kun kvin paneloj. En la centra panelo estas sceno konsistanta el skulptaĵoj. La ĉefa skulptaĵaro respeguligas Endormiĝan forpason de Maria, kiu estas ĉirkaŭita de Apostoloj, supre estas skulptita la Ĉielenpreno de Maria, kaj plej supre - Kronado de Maria[1].
La flankaj, moveblaj paneloj estas reliefaj. Sur ili troviĝas scenoj el vivo de Maria kaj Jesuo Christo. Kiam la paneloj de la altaro estas malfermataj, sur ili videblas skulptitaj scenoj[1]:
- anunciacio,
- naskiĝo de Jesuo Kristo,
- resurekto,
- ĉielpreno de Jesuo Kristo,
- alsendo de la Sankta Spirito.
Sur fermataj paneloj videblas 12 scenoj[1].
sur maldekstra, nemovebla panelo:
- renkontiĝo de Sankta Anna kaj Sankta Joakimo,
- naskiĝo de Maria,
- entempligo de la sanktega Virgulino,
sur dekstra, nemovebla plafono:
- apero de resurektinta Jesuo al Maria Magdalena,
- Maria Magdalena kaj aliaj virinoj venas al la tombo de Jesuo,
- malsupreniro de Jesuo en inferon,
sur moveblaj plafonoj:
- entempligo de Jesuo,
- dekdujara instruanta en la templo,
- aresto de Jesuo,
- krucumo de Jesuo,
- elkrucigo de Jesuo,
- entombigo de Jesuo.
Galerio redakti
-
Malfermo de la altaro
-
Fragmento de la ĉefa sceno
-
Panelaro: Naskiĝo de Jesuo
-
Panelaro: Alveno de tri reĝoj
-
Panelaro: Resurekto
Dipatrino en arto, Krakovo, Poliptikoj,
Referencoj redakti
- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 https://mariacki.com/bazylika/oltarz-mariacki-wita-stwosza/ (pollingve)
- ↑ 2,0 2,1 P. Skubiszewski, Wit Stwosz, Warszawa 1985, p. 16 (pollingve).
- ↑ https://www.polskieradio.pl/39/156/Artykul/852001,Oltarz-Wita-Stwosza-arcydzielo-sredniowiecza (pollingve)
- ↑ P. Skubiszewski, Wit Stwosz, Warszawa 1985, p. 6 (pollingve).
- ↑ 5,0 5,1 http://www.dzielautracone.gov.pl/artykuly/132-wojenne-losy-oltarza-wita-stwosza-amerykanski-epizod (pollingve)
- ↑ https://mariacki.com/straty-wojenne/ (pollingve)
- ↑ https://www.radiokrakow.pl/wiadomosci/krakow/dobiegla-konca-trwajaca-6-lat-konserwacja-oltarza-wita-stwosza/ (pollingve)