i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Catan0nymous!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  --Tlustulimu (diskuto) 18:24, 7 feb. 2021 (UTC)Reply

Neĝo redakti

Saluton, Catan0nymous. Mi ĵus vidis, ke vi provis aldoni bildan priskribon al Neĝo. Sed pro malsukceso vi jam malfaris tion. Mi ĵus riparis tion. Vi simple forgesis unu | en la Vikia kodo por la bildo. Amike --Tlustulimu (diskuto) 18:26, 7 feb. 2021 (UTC)Reply

Licania redakti

Saluton, Catan0nymous. Mi ĵus kreis kaj ankoraŭ redaktas Licania. Bonvolu paŭzi vian intervenon. Dankon :-) Tlustulimu (diskuto) 20:47, 19 feb. 2021 (UTC)Reply

Nov-Ĵerzejo‎ redakti

Saluton, Catan0nymous. Mi ĵus vidis, ke vi aldonis tekston al Nov-Ĵerzejo‎. Sed ŝajnas al mi, ke vi ne uzis tie la vorton "kvitiĝi" laŭ la difino de NPIV. Do, kion vi celis esprimi? Bedaŭrinde mi ne sukcesis diveni tion. --Tlustulimu (diskuto) 18:48, 28 feb. 2021 (UTC)Reply

Saluton, Catan0nymous. Mi jam korektis la artikolon, komparante vian aldonon kun la angla artikolo. La verbo "kvitiĝi" tute ne taŭgis por via teksto. Mi anstataŭigis ĝin unufoje per "estis loĝata" kaj unufoje per "loĝantaj". --Tlustulimu (diskuto) 12:15, 10 mar. 2021 (UTC)Reply

CN Tower‎ redakti

Saluton, Catan0nymous. Mi ĵus aperigis plian mapon en CN Tower‎, ŝanĝante la informkeston al {{informkesto geografiaĵo}}. Ĝi enhavas kelkajn aldonojn kompare al {{geokesto}}. --Tlustulimu (diskuto) 18:49, 16 maj. 2021 (UTC)Reply

Aktualaĵoj redakti

Saluton. Mi vidas, ke vi partoprenas en la redaktadon de tiu fako de la Ĉefpaĝo, dankon pro tio. Antaŭ kelkaj malmultaj jaroj oni voĉdonis ŝanĝon de la tiama aspekto de la paĝo por plinovigi ĝin kaj oni akceptis tiun kiu nun videblas. Tiam oni proponis la tutan enhavon kaj ne la lokon de ĉiu el la ses fakoj. Krom komentoj, la voĉdonado estis decidita grandparte per la voĉdonoj de vikipediistoj kiuj apenaŭ kunlaboris/as en la projekto; eble kelkaj tute neniom partoprenis post voĉdoni tion. Mi iam proponis, ke oni metu la fakon Aktualaĵoj en la supra strio por ke ĉiu kiu venu, ĉefe novuloj, al la Ĉefpaĝo vidu, ke Vikipedio estas freŝa afero kaj ke ĉiutage aperas novaĵoj. Tiel okazas (en unua aŭ dua rango) ĉe ĉefaj vikipediaj versioj, kiel la angla, sveda, germana, franca, rusa, hispana, kaj pola. Tiuj komentoj estis neatentitaj. Pasis la tempo kaj mi vidas, ke nun eble estas nova momento por rekomenci la aferon. Mia persona propono estus interŝanĝi la fakon Aktualaĵoj kun la fako Enkonduko, kiun neniu legas se rigardi la agadon de novuloj al kiuj estas celita la menciita fako. Tamen aliajn proponojn mi bonvenigus, se temas pri suprenigi ion ĉiutagan kaj malsuprenigi la fakon Enkonduko. Mi atendas kaj esperas vian reagon kaj tiam ni povos proponi ŝanĝon ĉefe se ni povos altiri iun administranton.--kani (diskuto) 11:36, 16 dec. 2021 (UTC)Reply

Dankon por via mesaĝo, kani! Mi trovas la Aktualaĵoj-fakon ĉe la angla Vikipedio tre helpema por lerni pri tiuj, kiuj okazas en la mondo. Certe estus bone montri tiun fakon kie oni povas facile vidi ĝin. La Esperanta Vikipedio ja estas freŝa afero kaj mi konsentas kun via propono. Ankaŭ mi pensas, ke oni devas novigi la "Ĉu vi scias..." fakon ĉe la Ĉefpaĝo; mi komencis redakti Vikipedion en januaro, kaj tiu fako estis la sama tiam kiel ĝi estas nun. Aldoni novajn faktojn al tiu fako certe plibonigus la Ĉefpaĝon. Catan0nymous (diskuto) 15:05, 18 dec. 2021 (UTC)Reply

Pluaj legindaj artikoloj redakti

Saluton. Mi plibonigis novan grupon de artikoloj kandidatoj al statuso de legindaj artikoloj. Mi petas vin viziti almenaŭ kelkajn el ili, ĉu la plej allogajn al viaj plaĉoj kaj voĉdoni en la koncerna balotado. Temas pri Nazia Germanio, Friedrich Nietzsche, Jawaharlal Nehru, Naciismo, Nederlando, Nigra maro, Federico García Lorca, Jean-Jacques Rousseau; kiel oni vidas, tre varia temogamo.--kani (diskuto) 00:00, 17 dec. 2021 (UTC)Reply