i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Kad.avro!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi --RG72 (diskuto) 14:02, 23 Nov. 2014 (UTC)

Kontaktoj redakti

--kad.AVRo (diskuto) 13:17, 18 Nov. 2014 (UTC)

Amaskreado de senfontaj artikoletoj redakti

Saluton. Mi ĵus vidis, ke vi amase kreas senfontajn artikoletojn pri personaj nomoj, kiel ekzemple Hedvigo (nomo). Ĉu ekzistas ekstervikipediaj fontoj por tio? Se ne, ili lezas la jenajn regulojn:

Se la problemo ne estos solvata, la artikoloj laŭ nia regularo devus esti forigataj. La vikipedio menciu jam ekzistantan scion kaj ne kreu novan. --Tlustulimu (diskuto) 15:13, 20 Apr. 2015 (UTC)

Mazurkiewicz, nur kretena trolo povas skribi ĉi-tiujn stultaĵojn. Viaj senpensaj atakoj enuas. Antaŭ ĉ. unu jaro vi korektis Hedvigo de Silezio. Ete: subprasupra. Ĉi-artikolo estas nura kun Hedvigo en titolo. Ĉu vi perceptis ĝin? NE. Simple bazo de via ago ĉi tie estas senpensado – anstataŭ korekti unu letero vi forĵetu la artikolon aŭ ŝanĝu ĉiujn formojn Hedvigo (komencante de titolo). Virinaj personaj nomoj havas finaĵojn -a, escepte nur se ne ekzistas ĉi tiuj formoj. Hedviga ekzistas kaj havas sian fonton kaj estas multe da v-artikoloj kun ĉi-formo. Samtempe se ekzistas vira ekvivalento en iu ajn lingvo kun ebla evidenta kaj senproblema esperantigo, ĥaoso kiu ĉi tie regas (kaj kiu vi amas) estas ega problemo. Virina Hedvigo povas esti nur mencio, kaj ne baza formo. Neniu ĉi tie faras mi amase kaj senpense. Do, ne timigu min, sed tuj forigu ĉiujn miajn amasajn artikolojn. Komencu! Amase forigu! Kaj eble pli bone ekpensu? Kad.avro (diskuto)
Kad.avro, bonvolu iom spiri kaj trankviliĝi. Eblas diskuti ankaŭ dece kaj fakte. Bonvolu ankaŭ ne nomi aliulojn "troloj", kio ja estas persona atako. Antaŭdankon! --KuboF (diskuto) 19:19, 7 Maj. 2015 (UTC)
Mi komprenas, ke tiea dieto Mazurkiewicz havas siajn amantojn. Mi traktas vian, KuboF (advokato de la diablo?), voĉon kiel unu Mazurkiewicz-a voĉo. Ne lernu min, kiu estas trolo kaj kio estas persona atako. Vi ja estas en konflikto de intereso. Mi atendas atakon de sekva ŝatata amiko de Mazurkiewicz: Narvalo. Ĉi tie ekzistas neniu diskuto ĝuste dank' al via trio. Kad.avro (diskuto)

Kie vi legis ke Ailis estas nomo uzata en Kanado? Ĉiuĵaŭde Diskuto 23:12, 30 Apr. 2015 (UTC)

Mi ĵus alprecizigis (kun fonto) – temas pri lingvo skotgaele el Skotlando kaj Nov-Skotio (Kanado). Kad.avro (diskuto)
Ah, okej. Ĉiuĵaŭde Diskuto 12:06, 1 Maj. 2015 (UTC)