Věra Jourová
Věra JOUROVÁ (naskiĝis la 18-an de aŭgusto 1964 en Třebíč) estas ĉeĥa politikistino de la partio ANO 2011. Ŝi estis ministro en la ĉeĥia registaro. Ekde 2019 ano de la Komisiono von der Leyen pri valoroj kaj travidebleco. Jam inter 2014 kaj 2019 membris en la Komisiono Juncker kun respondeco pri justico, konsumantprotekto kaj egalrajtigo.
Věra Jourová | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Věra Jourová | |||||
Naskonomo | Věra Špaková | ||||
Naskiĝo | 18-an de aŭgusto 1964 (59-jaraĝa) en Třebíč | ||||
Lingvoj | ĉeĥa vd | ||||
Loĝloko | Třebíč vd | ||||
Ŝtataneco | Ĉeĥio vd | ||||
Alma mater | jura fakultato de la Universitato de Karolo vd | ||||
Partio | Ĉeĥa Partio Socialdemokratia • JES 2011 • European Democratic Party vd | ||||
Infanoj | 2 | ||||
Profesio | |||||
Okupo | juristo • politikisto vd | ||||
| |||||
EU-Komisionano | |||||
por Ĉeĥio | |||||
Dum | 2014– | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
En sia hejmurbo Třebíč ŝi laboris por evoluigo de la Juda kvartalo en Třebíč, Monda heredaĵo de Unesko.
Dum oktobro de la jaro 2006 pro la korupta fraŭdo de du milionoj da ĉeĥaj kronoj fare kun Ladislav Peta, la urbestro de Budišov, por akiri la monon de Eŭropa Unio kun la celo renovigadi la surlokan kastelon, estis arestita kaj malliberigita por unu monato. La juĝesploro ne pruvis la akuzojn kaj ŝi estis senkulpigita.
Kronvirusa pandemio kaj limigo de bazaj rajtoj redakti
Dum la Pandemio de COVID-19 en 2020, Jourová kritikis la limigojn de bazaj homaj kaj civitanaj rajtoj en 20 EU-landoj kaj anoncis ke la Komisiono detale esploras kiom tiuj limigoj eble rompas kontraŭ fundamentaj demokratiaj valoroj de la EU-Traktato.[1]
Referencoj redakti
- ↑ Wegen Corona-Pandemie: 20 EU-Staaten schränken Grundrechte ein Arkivigite je 2020-04-07 per la retarkivo Wayback Machine ZDF, 2020-04-06