Vũng Tàu estas urbego kaj havenurbo en provinco Bà Rịa-Vũng Tàu en Vjetnamio. Ĝi estis provinca ĉefurbo ĝis 2012, dum la franca erao la loknomo estis Cap Saint-Jacques.

Larĝa marborda panoramo en Vũng Tàu
Larĝa marborda panoramo en Vũng Tàu
Vũng Tàu
provinca urbo de Vjetnamio • urbego
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 327 000  (2016) [+]
Loĝdenso 2 318 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 10° 24′ N, 107° 9′ O (mapo)10.404166666667107.14166666667Koordinatoj: 10° 24′ N, 107° 9′ O (mapo) [+]
Areo 141,1 km² (14 110 ha) [+]
Horzono Hindoĉinia horzono [+]
Vũng Tàu (Vjetnamio)
Vũng Tàu (Vjetnamio)
DEC
Vũng Tàu
Vũng Tàu
Situo de Vũng Tàu

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Vung Tau [+]
vdr
Strato en Vũng Tàu
Hotelo en Vũng Tàu
Templo en Vũng Tàu

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Vũng Tàu situas laŭ Sudĉina Maro en suda parto de la lando ĉe la pinto de malgranda duoninsulo. Ho-Ĉi-Min-urbo troviĝas 120, Hanojo 1700 km.

Historio redakti

 
Vido en Vũng Tàu

Dum 14-a kaj 15-a jarcentoj la loko estis marĉo, kiun la eŭropaj komercŝipoj vizitadis regule. La agadoj de la ŝipoj inspiris la nomon Vũng Tàu, kio signifas " ankrejo ". En tiu loko estis origine tri vilaĝoj Tam Thắng ("Tri Boatoj"). En la 18-a jarcento malajaj piratoj konstruis bazon ĉi tie, la komerca ŝipado iĝis danĝera. Baldaŭ la piratoj estis forigitaj kaj la soldatoj ricevis la teron kiel kompenso. En 1859 okazis la unua kanonado al la francaj batalŝipoj. En 1895 "Cap Saint Jacques" estis establita, poste ĝi estis aŭtonomia urbo. La loĝantaro en 1901 estis 5,690. Dum la franca periodo la urbo evoluis konstante.

Dum erao de 2 landoj tiu urbo apartenis al Suda Vjetnamio. Dum la Vjetnama milito la aŭstralia armeeto havis tie bazon kaj nature ankaŭ la usona armeo.

Ekonomio redakti

Vũng Tàu tradicie estis signifa haveno, nuntempe ankaŭ estas la nura naftobazo de Vjetnamio. La rekonstruo de ŝipfabriko okazis ekde 2008, sed pluraj aliaj fabrikoj funkcias en la urbego. Estas menciinda la turismo pro la marbordaj strandoj.

Trafiko redakti

Vũng Tàu estas atingebla per flugmaŝinoj, aŭtoj kaj ŝipoj.

 
Strando en Vũng Tàu
 
Statuo pri Kristo en Vũng Tàu

Vidindaĵoj redakti

Ĝemelurboj redakti

Fontoj redakti