Veľké Kostoľany
Veľké Kostoľany, hungare Nagykosztolány [nadjkostolAnj] estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Trnava, en Distrikto Piešťany. Veľké kaj nagy signifas: granda.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/1/12/Slovakia_trnava_piestany.png/300px-Slovakia_trnava_piestany.png)
Bazaj informoj
redakti- 48° 30′ 30″ N 17° 43′ 20″ O / 48.50833 °N, 17.72222 °O (mapo)Koordinatoj: 48° 30′ 30″ N 17° 43′ 20″ O / 48.50833 °N, 17.72222 °O (mapo)
- Areo: 24 km²
- Supermara alteco: 153 m
- Loĝantaro: 2678 en 2006
- Poŝtkodo: 922 07
- Aŭtokodo: PN
- Telefonprefikso: 033
Situo
redaktiVeľké Kostoľany situas laŭ rojo, laŭ flankovojoj (aŭtoŝoseo preteriras). Piešťany troviĝas je 16 km-oj.
Historio
redaktiLa loko estis loĝata jam dum la neolitiko. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1216 laŭ tiama hungara ortografio "Costulan". En la 14-a jarcento la vilaĝo iĝis kampurbo. En nekonata tempo fortikaĵo konstruiĝis, kiun la husanoj okupis en 1466, sed en la sekva jaro Matiaso la 1-a reokupis. En 1599 kaj en 1663 la turkoj detruis la vilaĝon. En 1813 inundo, en 1838 incendio okazis. En 1831 pro ĥolero multaj mortis. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Nagykosztolány 1776 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto Piešťany, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Veľké Kostoľany 2580 homoj, (2557 slovakoj).
Vidindaĵoj
redaktiEksteraj ligiloj
redaktiFontoj
redakti- Hungara Vikipedio