Veliki Gaj, serbe Велики Гај, germane Groß Gaj, hungare Nagygáj [nadjgAj] estas malgranda vilaĝo en Serbio, en provinco Vojvodino, en distrikto Suda Banato, en municipo de Plandiŝte.

Veliki Gaj troviĝas en (verda) Municipo Plandiŝte en Serbio
Mapo pri municipo de Plandiŝte
Preĝejo en Veliki Gaj

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Veliki Gaj situas sur ebenaĵo, fine de sakovojo el Plandiŝte, laŭ la rumana landlimo (kontraŭe Gaiu Mic situas). Plandiŝte troviĝas 7, Beogrado 70 km-ojn.

Historio redakti

La unua skriba mencio devenis el 1355 en formo "Gaj". En 1811 germanoj alvenis. En 1910 vivis en Nagygáj 2930 homoj (1456 serboj, 743 hungaroj, 620 germanoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Torontál, al distrikto de Bánlak, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio, ekde 2006 kiel Serbio. Dum la 2-a mondmilito la germanoj okupis la vilaĝon. En 1944 la germanoj deportiĝis. En 2002 loĝis en Veliki Gaj 790 homoj, (670 serboj (85 %), 72 ciganoj, 15 hungaroj kaj aliaj).

Vidindaĵoj redakti

La preĝejo konstruiĝis en 1855 kaj malkonstruiĝis en la 1950-aj jaroj. Nuntempe serba preĝejo funkcias.

Vidu ankaŭ redakti