Verbjaĵ
Verbjaĵ, ukraine Верб'яж, hungare Verebes [verebeŝ] estas malgranda unuigita vilaĝeto en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Volovec. Ankoraŭ 2 vilaĝetoj apartenas al la municipo.
Bazaj informoj
redakti- 48° 48′ 33″ N 23° 08′ 31″ O / 48.80917 °N, 23.14194 °O (mapo)Koordinatoj: 48° 48′ 33″ N 23° 08′ 31″ O / 48.80917 °N, 23.14194 °O (mapo)
- Areo: 3 km²
- Alto super marnivelo: 559 m
- Loĝantaro: 910
- Poŝtkodo: 89113
- Telefonprefikso: 03136
Situo
redaktiVerbjaĵ situas de Niĵnij Vorota je 5 km-oj laŭvoje al la Verecka montpasejo.
Historio
redaktiEn 895 7 hungaraj kaj ankaŭ aliaj gentoj tie komencis enpenetri en la Karpatan basenon. Nova vilaĝo naskiĝis en 1889. Tiam vilaĝetoj Hlubokpatak, Petruszovica kaj Verbiás formis novan vilaĝon, kies nomo estis unu el la fondintoj Verbiás. Pro la hungariga politiko Verbiás ricevis hungarecan loknomon (Verebes) supozeble en 1903. En 1910 vivis en Verebes 562 loĝantoj (rutenoj en majoritato, germanoj en minoritato). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Bereg, al distrikto de Alsóverecke, poste al Ĉeĥoslovakio. En 1939 la plej orienta regiono de disfalanta Ĉeĥoslovakio deklaris malgrandan sendependan respublikon Karpata Ukrainio. Poste Hungario okupis la respublikon kaj tuj aranĝis aŭtonomion, kies apartaĵo estis ankaŭ Verbjaĵ. Ekde 1945 ĝi apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio.
Vidindaĵoj
redaktiFamuloj
redaktiEn la iama Verbiás naskiĝis hungara bestokuracisto Ákos Azary.