Vidjapati

Hindia poeto

VidjapatiVidyapati (ĉirkaŭ 1380 – 1460), konata ankaŭ per la kromnomo Maitil Kavi Kokil (kukolo-poeto de Maitila), estis Maitila kaj Sanskrita plurfaka poeto kaj sanktulo, dramaturgo, komponisto, biografo,[1] filozofo,[2] jur-teoriulo,[3] verkisto, kortegano kaj reĝa pastro.[4]

Vidjapati
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1352 (1352-01-01)
en Madhubani
Morto 1-an de januaro 1448 (1448-01-01) (96-jaraĝa)
en Vidyapati Nagar
Lingvoj maitilasanskrito
Okupo
Okupo poeto • verkisto
vdr

Verkaro kaj influo redakti

Li estis adoranto de Ŝivo, sed ankaŭ verkis amkantojn klaj religiajn Viŝnuismajn kantojn.[5] Li scipovis Sanskriton, Prakriton, Apabhramsha kaj Maitilan.[5]

La influo de Vidjapati ne limiĝis al Maitila kaj Sanskrita literaturoj, sed male ĝi etendiĝis al aliaj orienthindiaj literaturaj tradicioj.[4] La lingvaĵo en la tempo de Vidjapati, la prakrito-derivita malfrua Abahattha, ĵus ektransiris al fruaj versioj de orienta lingvo kiel Maitila. Tiel, la influo de Vidjapati por la farado de tiuj lingvoj estis priskribita kiel "simila al tiu de Dante en Italio kaj Chaucer en Anglio".[6] Li estis nomita la "Patro de Bengala literaturo".[6]

Rabindranath Tagore kompletigis serion de gravaj verkoj ĉirkaŭ 1877, unu el ili longa poemo en la Maitila stilo de Vidjapati. Kiel ŝerco, li asertis, ke tiuj estis la perditaj verkoj de ĵus malkovrita poeto de la 17-a jarcento de Viŝnuismo nome Bhānusiṃha.[7] Regionaj fakuloj ja akceptis ilin kiel la perditaj verkoj de la fikcia poeto.[8]

Notoj redakti

  1. Vidyapati Poetry, allpoetry.com
  2. Firoze Rangoonwalla; Vishwanath Das (1970). Indian Filmography: Silent & Hindi Films, 1897-1969. J. Udeshi.
  3. Jha, Pankaj (2019), "Vidyapati and Mithila", A Political History of Literature (Delhi: Oxford University Press), doi:10.1093/oso/9780199489558.003.0001, (ISBN 978-0-19-948955-8), https://oxford.universitypressscholarship.com/10.1093/oso/9780199489558.001.0001/oso-9780199489558-chapter-1, retrieved 2022-03-17 
  4. 4,0 4,1 Pankaj Jha. (20a de Novembro 2018) A Political History of Literature: Vidyapati and the Fifteenth Century. OUP India, p. 2. ISBN 978-0-19-909535-3.
  5. 5,0 5,1 Jha, Pankaj (14a de Februaro 2019), "Vidyapati and Mithila", A Political History of Literature, Oxford University Press, pp. 3–36, doi:10.1093/oso/9780199489558.003.0001, ISBN 978-0-19-948955-8, Alirita la 7an de Marto 2021
  6. 6,0 6,1 Coomaraswamy, Ananda Kentish. (1915) Vidyāpati: Bangīya Padābali; Songs of the Love of Rādhā and Krishna.. Londono: The Old Bourne Press.
  7. Tagore, Stewart & Twichell 2003, p. 3.
  8. Tagore, Stewart & Twichell 2003, p. 3.

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti