Viet Thanh Nguyen

Viet Nguyen Tang ( angle Viet Thanh Nguyen; naskiĝis la 13-an de marto 1971 en Banmethuot, Vjetnamio) estas usona verkisto de vjetnama deveno. Li verkas prozon kaj nefikcion. Li estas profesoro ĉe la Universitato de Suda Kalifornio kaj membro de la Usona Akademio de Artoj kaj Sciencoj (2018) [1]. Laureato en 2016 de la Premio Pulitzer pri arto-libro por sia debuta romano Sympathizing [2]. En 2017 li estis la gajninto de la McArthur Stipendio [3].

Viet Thanh Nguyen
Persona informo
Naskiĝo 13-an de marto 1971 (1971-03-13) (53-jaraĝa)
en Buôn Ma Thuột,  Vjetnama respubliko
Lingvoj anglavjetnama vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato de Kalifornio ĉe BerkeleyUniversitato de Kalifornio en Los-Anĝeleso • Bellarmine College Preparatory • Saint Patrick School vd
Profesio
Okupo romanisto • literatursciencisto • verkisto • usonisto • etnologo • universitata instruisto vd
Laborkampo literaturo de Usono • amerikiko • etnologio vd
Verkado
Verkoj The Sympathizer vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Viet Tan Nguyen naskiĝis la 13-an de marto 1971 en la urbo Banmethuot, Vjetnamio [4]. Liaj gepatroj elmigris en 1954 de Nord-Vjetnamio suden al la Respubliko de Vjetnamio.

En 1975, post la kaptado de la urbo Saigon fare de la komunistoj, lia familio elmigris al Usono[5]. Unue ili vivis en kampadejo de rifuĝintoj de Vjetnamio. En 1978 la familio transloĝiĝis al Harrisburg, Pensilvanio[6].

Poste Viet Nguyen Tang kaj lia familio transloĝiĝis al San Jose, Kalifornio, Usono[5]. Ĉi tie Nguyen frekventis la Katolikan Elementan Lernejon de Sankta Patriko kaj studentiĝis ĉe Bellarmine College[6].

En 1992, Nguyen studentiĝis ĉe la Universitato de Kalifornio ĉe Berkeley kun bakalaŭro pri artoj[7]. En majo 1997 li doktoriĝis. En la sama jaro, Nguyen transloĝiĝis al Los-Anĝeles, kie li komencis labori ĉe la Universitato de Suda Kalifornio .

Kreiveco redakti

Pro la debuta romano de Viet Tan Nguyen "Sympathising" (Kompatado) en 2016 li ricevis la premion Pulitzer[8][9] kaj jenajn premiojn: "Edgar Alan Poe", "Andrew Carnegie" de la Usona Biblioteko-Unuiĝo, "Dublina Literaturo" (2017), "Center for Fiction First Novel Prize", samkiel la azi/pacifikajn usonajn premiojn por fikcia literaturo. La romano "Sympathising" fariĝis la libro de la jaro laŭ The New York Times kaj Wall Street Journal.

Viet Nguyen Tang verkis la dokumentan romanon "Nothing Ever Dies: Vietnam and the Memory of War" (Nenio iam mortas: Vjetnamio kaj la Memoro pri Milito) kiu rakontas la eventojn de la Vjetnama milito[6].

Krom instruaj kaj literaturaj agadoj, Viet Nguyen Tan estas kultura kritikisto ĉe Los Angeles Times .

Referencoj redakti

Ekstera ligilo redakti

Intervjuo kun Viet Nguyen Tan, pri lia libro "The Sympathizer" rilate al la vjetnama milito, por kiu li meritis la Premion Pulitzer por fikcio en 2016, France24