Vikipedio:Artikolo de la semajno/2020/40

La ekspedicia ŝipo Quest, ankrita ĉe la kajo St Katherine, en Londono.
La ekspedicia ŝipo Quest, ankrita ĉe la kajo St Katherine, en Londono.

La ekspedicio Shackleton-Rowett (1921-1922) estis la lasta ekspedicio al Antarkto de la brita esploristo Ernest Shackleton, kaj la lasta epizodo de la tiel nomata "heroa epoko de antarkta esplorado". La entrepreno, financita de la aferisto John Quiller Rowett, estis kelkfoje kromnomita ekspedicio Quest laŭ la nomo de la ekspedicia ŝipo, malgranda konvertita norvega balenŝipo.

La originala projekto temis pri la esplorado de la Beaufort-maro en la Arkta Oceano. La celo de la vojaĝo tamen fariĝis Antarkto, post kiam la kanada registaro nuligis sian helpmonon. La kialoj de la ekspedicio estis neniam klare difinitaj, sed inkludis interalie oceanografian esploradon kaj mapigon de variaj marbordaj regionoj. La ŝipo, malpli granda ol tiuj kutime uzitaj por antarktaj vojaĝoj, montriĝis maltaŭga por sia tasko. Ĝia progreso suden estis plurfoje prokrastita pro la malefikeco kaj oftaj paneoj de ĝia motoro, kio kaŭzis devigan, unu-monatan halton en Rio-de-Ĵanejro. Antaŭ eĉ la esplorada fazo de la vojaĝo, kaj iom post la alveno de la ekspedicio al la subantarkta insulo Sud-Georgio, Shackleton mortis en la ŝipo.

Plena artikolo...

Lastaj artikoloj de la semajno: Etiopio, Pitkarna Insularo, Panama kanalo, Miguel de Cervantes, Salvador Dalí