Viktor Heeger

germanlingva verkisto verkinta aparte en la montara silezia dialekto
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Viktor HEEGER - naskiĝis la 28-an de aprilo 1858 en Zuckmantel (Zlaté Hory, aŭstra Silezio, mortis la 5-a de aŭgusto 1935 en Troppau (Opava, Ĉeĥa Silezio)[1] - estis germanlingva verkisto, kiu aparte verkis eseojn, dramojn kaj poemojn en la montara silezia dialekto de la silezia-germana lingvo.

Viktor Heeger
Persona informo
Viktor Heeger
Naskonomo Viktor Emanuel Heeger
Naskiĝo 28-an de aprilo 1858 (1858-04-28)
en Zlaté Hory - Zuckmantel
Morto 5-an de aŭgusto 1935 (1935-08-05) (77-jaraĝa)
en Jaktař
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto vd
Religio katolikismo vd
Lingvoj ĉeĥagermanamontara silezia dialekto vd
Ŝtataneco ĈeĥoslovakioAŭstra imperioCislajtio vd
Partio German People's Party vd
Profesio
Okupo pedagogoverkisto • poeto • instruistoĵurnalistopolitikisto • prozisto • dramaturgo • cultural worker vd
Aktiva en BrnoVienoGrazVelké HeralticeBruntálOlomoucOpava vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Li naskiĝis kiel filo de regiona forstisto, kaj de frua infanaĝo aparte intense sentis ligiĝon al arbaroj, kion poste ofte reflektas siaj verkaĵoj. En Troppau, tiam en Aŭstrio, li frekventis elementan, mezlernejon kaj instruistan altlernejon, li revenis al Troppau en 1891 por preni sian laboron kiel vojaĝinstruisto kaj kiel administra direktoro de la "germana poŝto", kaj post alia, pli longa paŭzo li fine revenis al la urbo kaj kompletigis sian vivon tie.

Lia profesia kariero kondukis lin al Freudenthal (Bruntál), kie li agis kiel instruisto de infanoj kaj plenkreskuloj. En Brünn (Brno) li dediĉis sin ĉefe al redakcia laboro kaj traktis siajn politikajn interesojn. Rapida kariero sekvigis la mandaton de habsburga parlamenta deputito kaj translokiĝon al Vieno. En Olmütz (Olomouc) li ekloĝis kiel vojaĝinstruisto de la "Asocio de Germana Norda Moravio" kaj en Graz kiel vojaĝinstruisto de la "Südmark". Viktor Heeger pasigis la reston de sia vivo en sia arbara domo nomata "Koppenhaus" proksime de Gräfenberg (Lázně Jeseník), kaj estis tie ke li ankaŭ skribis multajn gazetartikolojn serie nomataj "Koppenbriefe".

Teksta ekzemplo redakti

 
en la nacia parko Gigantmontaro (dialekte Riesageberge)

Ols enser Herrgott hot amol, dan grünen Wald daschoffen
Kiam iam nia Dio kreis la arbaron
Do hot a meiner Seele wohl eis schworze nei getroffen,
li trafis en la centron de mia animo,
Denn ensre A’de, dos wes Got hot schieners nie zu weisen,
Ĉar nia Tero, tion scias Dio, ne povas prezenti ion ajn pli belan,
und wa’n Wald ols Heimat hot da sol sich glecklich preisen.
Kiu kiu hejmas en arbaro, tiu laŭdu sin feliĉa.
Mei grüne Schles’, die hält ols Braut dan grünen Wald emschlonga,
Mia verda Silezio kiel fianĉino ĉirkaŭbrakas la verdan arbaron
da Herrgott hot dos Poor getraut und die Engerln hons besonga
La Dio nuptis la paron kaj la anĝeletoj ĝin prikantis,
Und läh ich mich zur letzten Ruh, amol noch dan Gefrätte,
Kaj kiam mi kuŝigos min al lasta ripozo, iam post la edzino
dann beste deutsches Landla du, mei letztes grünes Bette.
Tiam plej bona germana lando vi estu mia lasta verda kuŝejo.
Und wenn da Herrgott sprecht he‚ du
Kiam kiam la Dio demandas "Hej vi,
Megst nuff ein Himmel fliegen? Do sä ich lost mich doch ei Ruh
ĉu vi emas suprenflugi ĉielen?" Tiam mi diros "Vi ĉiuj lasu min en trankvilo
Ols arma Sender liegen.
kuŝi kiel povra pekanto.
Denn’s kon bei eich ein Himmelreich
Ĉar ĉe vi en la ĉiela regno
Da Wald nie schiener rauschen.
la arbaro neniam povus pli bele susuri.
Warum soll ich fürs Himmelreich
Kial do por la ĉiela regno mi
mei grüne Schles’ vertauschen.
interŝanĝu mian verdan Silezion.

MEI GRÜNE SCHLES ("Mia verda Silezio") de Viktor Heeger en la montara silezia dialekto

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti