Vilmos Bleier

(Alidirektita el Vilhelmo Bleier)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

BLEIER Vilmos [blejer] (naskita la 14-an de majo 1903 en Újpest; mortinta en 1940[1]) estis hungara esperantisto. Lia frato estis Béla Berceli.

Vilmos Bleier
Persona informo
Naskiĝo 14-an de majo 1903 (1903-05-14)
en Budapeŝto
Morto 16-an de junio 1940 (1940-06-16) (37-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Hungario
Memorigilo Vilmos Bleier
Familio
Frat(in)o Béla Berceli
Okupo
Okupo esperantistoredaktoro
vdr

Vilmos Bleier studis en teknika altlernejo, poste li laboris kiel foira komercisto, seruristo, 1924-30 administranto de HESL; de 1930 administranto, teknika aranĝanto kaj ĉefa posedanto de LM kaj AELA. Li ekesperantistiĝis en 1922, de tiam ĝis 1930 aktivulo en la laborista movado. Li aranĝis multajn kursojn kaj aŭtoris sennomajn artikolojn. En 1932-33 paroladvojaĝoj en kvar landoj. Talenta oratoro esperantista; organizanto de la literaturaj vesperoj en la UK de Kraków kaj Paris. En la esperanto movado li estas memorita kiel Redaktoro de Enciklopedio de Esperanto.

En 1928 li edziĝis, post 2 jaroj li migris al Francio. Li mortis en Parizo.

Referencoj redakti

  1. Niaj mortintoj 1939–1945, en: Esperanto, septembro-oktobro 1946, paĝo 2.

Eksteraj ligiloj redakti