Villeneuve FR
- La mallongigo FR en Villeneuve FR staras por la svisa Kantono Friburgo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Villeneuve. |
Villeneuve estas komunumo en la distrikto Brojo en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 322 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.
Villeneuve | |
---|---|
Blazono de Villeneuve | |
Vilao en Villeneuve | |
vilaĝo • former municipality of Switzerland • kvartalo | |
Kantono | Friburgo |
Distrikto | Brojo |
Koordinatoj | 46° 44′ 45″ N 6° 52′ 7″ O / 46.74583 °N, 6.86861 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 44′ 45″ N 6° 52′ 7″ O / 46.74583 °N, 6.86861 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 322 |
Areo | 3,53 km² |
Alteco | 481 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 1527 |
Komunumkodo | 2047 |
Mapo de Villeneuve | |
Geografio
redaktiVilleneuve situas en la friburga eksklavo Surpierre proksimume 10 kilometrojn sudokcidente de la urbo Payerne, ĉe la norda bordo de la rivero Brojo. La komunumo Villeneuve konsistas el la vilaĝo Villeneuve kaj la setlejoj La Coulanne, Le Pommay kaj La Maladaire, kaj kelkaj izolitaj bienoj.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,53 km², de kiuj 33,9% estas kovritaj de arbaro, 56,6% servas por agrikulturo kaj 7,8% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
redaktiLa komunumo Villeneuve limas en nordoriento al Granges-près-Marnand (VD), en oriento al Henniez (VD), en sudo al Seigneux (VD), en sudsudokcidento al Lucens (VD), en sudokcidento en unu punkto al Cremin (VD), kaj en nordokcidento al Surpierre.
Trafiko
redaktiLa komunumo Villeneuve situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la komunumo pasas konekta vojo de Granges-près-Marnand al Lucens kaj de ĝi kondukas flanka vojo al Surpierre. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas en distanco de proksimume 8 kilometroj sudoriente apud Estavayer-le-Lac. Pere de poŝtaŭtolinio de Granges-près-Marnand al Cheiry la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Historio
redaktiLa unua dokumenta mencio de Villeneuve datiĝas el la jaro 1182 kiel Nova Villa. Dum mezepoko Villeneuve apartenis al la Senjurujo Surpierre, kiu post la konkero fare de la urba ŝtato Friburgo en la jaro 1536 fariĝis friburga voktejo. Okaze de la Helveta Revolucio de 1798 Surpierre kaj kun ĝi Villeneuve estis atribuita al la Distrikto Estavayer. En 1803 Surpierre fariĝis propra distrikto, kiu en la jaro 1848 surbaze de la nova friburga konstitucio estis integrita al la Distrikto Brojo. Propono pri integriĝo de Villeneuve al la komunumo Surpierre en la jaro 2004 de la loĝantaro de Villeneuve en baloto estis rifuzita.[3]
Vidu ankaŭ
redakti- Aliaj lokoj kun la nomo Villeneuve
Notoj kaj referencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo de la komunumo Villeneuve Arkivigite je 2012-10-12 per la retarkivo Wayback Machine
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Villeneuve – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)